Komunumaro Alvaschein | |
---|---|
subdistrict of the canton of Graubünden | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Albulo |
Ĉefloko | Tiefencastel |
Koordinatoj | 46° 40′ N 9° 34′ O / 46.667 °N, 9.567 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ N 9° 34′ O / 46.667 °N, 9.567 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3349 (2009-12-31) |
Areo | 90,42 km² |
Loĝantardenseco | 37 loĝantoj/km² |
La komunuaro Alvaschein (en romanĉa lingvo circul Alvaschagn) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Albulo. Ĝi havis 3349 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Tiefencastel.
Geografio
La komunumaro Alvaschein etendiĝas en la orienta parto de la Albulovalo. La plej granda parto de la loĝantaro vivas en la komunumo Vaz/Obervaz kun siaj konataj turismaj lokoj Valbella kaj Lenzerheide.
Komunumoj de la komunumaro Alvaschein
La komunumaro Alvaschein konsistas el 6 komunumoj, de kiuj Vaz/Obervaz estas la plej granda.
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Alvaschein | 143 | 4.08 | 3501 | |
Mon | 100 | 8.46 | 3502 | |
Mutten | 82 | 9.96 | 3503 | |
Stierva | 142 | 10.56 | 3504 | |
Tiefencastel | 265 | 14.85 | 3505 | |
Vaz/Obervaz | 2588 | 42.51 | 3506 | |
Totale | 6 | 3349 | 90,42 |
Historio
La unua dokumenta mencio de Alvaschein datiĝas el la jaro 1154 kiel Alvisinis.
De 1851 ĝis 2001 la supera organo de la komunumaron estis la ĉiujara landkomunumo, kiu alterne okazis ĉiam en alia de la kvin membro-komunumoj. Ankoraŭ ĝis la mezo de la 19-a jarcento la plimulto de la loĝantaro estis romanĉlingva. En la jaro 2000 nur ankoraŭ 15,5% parolis la romanĉan lingvon kaj nur en la komunumoj Stierva kaj Mon restis romanĉlingva plimulto. [1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Komunumaro Alvaschein – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|