Ĉambro de komunuloj | ||
---|---|---|
house of commons | ||
Komenco | 1-a de januaro 1801 vd | |
Antaŭe | House of Commons of Great Britain • House of Commons of Ireland vd | |
Geografia situo | 51° 30′ 0″ N, 0° 7′ 29″ U (mapo)51.49988889-0.12466667000001Koordinatoj: 51° 30′ 0″ N, 0° 7′ 29″ U (mapo) | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | |
Sidejo | Palaco de Westminster | |
| ||
Ĉefestro(j) | Lindsay Hoyle vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La House of Commons (Ĉambro de komunuloj), foje nomata Lower House aŭ Lower Chamber (Suba ĉambro), aŭ oficiale The Honourable The Commons in Parliament Assembled (La honorindaj komunuloj en parlamento kunveninta), estas la ĉefa, demokratie elektita, ĉambro de la brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).
Nuntempa konsisto
Nuntempe, la suba ĉambro konsistas el 650 parlementanoj, kiuj nomiĝas Members of parliament, elektitaj de 650 elektodistriktoj en Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Nordirlando. Balotadoj okazas kvinjare, kaj preskaŭ ĉiuj plenaĝaj (almenaŭ 18-jaraĝaj) britoj rajtas voĉdoni.
- Vidu ankaŭ - Leĝoj pri balotado (Britio)
Ordinare, la ĉefministro kaj siaj ministroj estas membroj de la suba ĉambro. La ministroj devas regule aperi en la ĉambro kaj respondi al demandoj de la parlamentanoj. Tamen, praktike, parlamentanoj organizas kaj voĉdonas rigore laŭ partio, kaj malofte kontraŭas la registaron.
Historio de la Komunuloj
La angla parlamento originas de la Witan koncilioj de la 11-a jarcento, kiuj enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "ĉambroj" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la Commons (Komunuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (Lords spiritual, aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (Lords temporal, aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la Upper House (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue kunvenis en la halo Westminster en 1320.
Ĝis la 19-a jarcento, balotado por la suba ĉambro estis korupta kaj malefika. Nur kelkaj viroj rajtis voĉdoni, kaj elektodistriktaj limoj estis maljuste faritaj. Multaj elektodistriktoj havis nur kelkajn balotrajthavantojn kaj estis subaĉeteblaj, kaj membroj de la suba ĉambro ofte dependis de iu lordo por sia membreco. Pro tio, la suba ĉambro estis malforta, kaj la supera ĉambro havis pli da influo en leĝfarado. En la 19-a jarcento komenciĝis grandaj reformoj kiuj finfine, post multaj leĝoj pri balotado kaj pri elektodistriktoj, fariĝis pli kaj pli memstaranta.
Ĉar parlamentanoj de la suba ĉambro ne plu dependis de la supera ĉambro post tiuj reformoj, ĝi fariĝis pli kaj pli postulema. Ĝi sukcesis limigi la povon de la Lordoj per la Parliament Acts 1911 kaj 1949 (Leĝoj pri parlamento) per kiuj la Lordoj ne plu rajtas malakcepti:
- Financajn leĝproponojn kiuj estis akceptitaj de la Komunuloj.
- Aliajn leĝproponojn kiujn la Komunuloj estis dufoje akceptintaj antaŭ almenaŭ dek du monatoj.
Virinoj unue rajtis kandidati por la Ĉambro de komunuloj en 1918.
Flago
Ĉi tiu institucio ne havis propran flagon, do la prezidanto de la Ĉambro petis dezajni standardon al Graham Bartram, ĉefa veksilologo de la Brita Instituto pri Flagoj. La novan flagon oni hisis la pasintan 11-an de Majo. Sur ĝi aperas ora baro-krado sub krono, ene de verda fono. Laŭ la prezidanto de la Ĉambro, la nova flago bonvenigos vizitantojn kaj oni hisos ĝin ekstere de la ĉambro okaze de solenaj cermonioj. Rilate la simbolojn uzitajn, baro-krado estas la tradicia simbolo de la brita parlamento, dum la verda koloro reprezentas la Ĉambron de Komunuloj, kun verdaj seĝoj, tiuj ĉe la Ĉambro de Lordoj estas ruĝaj.[1]
Notoj
- Tiu ĉi artikolo estas bazita sur ĝia anglalingva versio.