Ne konfuziĝu kun la Brazila Komunista Partio
Komunista Partio de Brazilo | |
---|---|
Partido Comunista do Brasil | |
komunista partio | |
Lando | Brazilo |
Estro | Luciana Barbosa de Oliveira Santos |
Fondiĝo | 25-a de marto 1922 (pridisputata) 18-a de februaro 1962 |
Lingvo(j) | Portugale |
Ĉefa sidejo | Braziljo |
Ideologio | Komunismo Marksismo-Leninismo Kontraŭkapitalismo |
Pozicio | Maldekstra |
Deputitoj |
9 / 513 |
Ŝtatguberniestroj |
1 / 27 |
Ŝtataj deputitoj |
25 / 1 024 |
Senatanoj |
0 / 81 |
Membroj | 416.147 (2020) |
Internacia aliĝo | Forumo de San Paŭlo Internacia Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj |
Ĵurnalo | Diário Vermelho Classe Operária |
Junulara organizaĵo | Unio de Socialisma Junularo |
Retejo | https://pcdob.org.br/ |
La Komunista Partio de Brazilo (portugale Partido Comunista do Brasil, mallongigo PCdoB) estas politika partio de Brazilo. Kune kun la Brazila Komunista Partio (PCB) ĝi disputas pri la titolo esti la plej malnova politika partio de la lando, fondita en 1922. Tamen la Brazila Komunista Partio konsideras sin mem esti la rekta daŭriganto de la Komunista Partio de Brazilo de 1922, nur ŝanĝinte la nomon en 1958. Ĉiukaze la en sia nuntempa organiza formo la Komunista Partio de Brazilo fondiĝis en 1962, lige al la ĉina-sovetia disiĝo. Ambaŭ komunistaj partioj ludis gravan rolon en la landa 20-jarcenta historio. Tiam ili subtenis unuigitan reziston kontraŭ la diktaturo. En 1988 la partio laŭleĝiĝis. Ekde 1989 la Komunista Partio de Brazilo je tutlanda nivelo proksime kunlaboras kun la Partio de la Laboristoj, kaj partoprenis en la registaro de Luiz Inácio Lula da Silva de 2003 ĝis 2011.