![](../I/Komsomolsk_banner.jpg.webp)
Komsomolsko-ĉe-Amuro | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo • urba distrikto de Rusio • urbego | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 681000–681999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 249 810 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 768 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 33′ N, 137° 0′ O (mapo)50.55137Koordinatoj: 50° 33′ N, 137° 0′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 47 m [+] | ||||
Areo | 325,1 km² (32 510 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+10:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
| |||||
Komsomolsk-na-Amure (ruse Комсомольск-на-Амуре) estas urbo en la rusia Fora Oriento, kiu estis la plej granda armea bazo en la sovetunia tempo. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Amuro, kiu konsistas ankaŭ el longdistancaj marĉoj kun multaj disbranĉiĝoj, riveretoj kaj insuletoj. En la urbo haveblas fervoja stacio kaj flughaveno.
Ĝis 1932 ĝia nomo estis Permskoje (Пермское). En 1959 la urbo havis 177 mil loĝantojn, en 2002 — 281 mil.
Historio kaj ekonomio
Antaŭe tiu areo apartenis al la Ĉina Imperio. En 1858 ĝi transiris al la Rusia imperio laŭ la Traktato de Aigun (ĉine 瑷珲条约, pinjine: Aìhún Tiáoyuē, ruse Айгунский договор).
La urbo estis fondita en 1932, nomita omaĝe al Komsomolo kaj transformita en industrian urbon kun fera metalurgio, maŝinkonstruado, petrolkemio, malpeza industrio, manĝaĵo-industrio kaj ŝipkonstruado kiel la plej gravaj ekonomiaj sektoroj.
La urbo estas ankaŭ konata por la aviadila industrio (Suĥoj). La urbo estas la fino de la fervojo Bajkalo-Amuro kaj ankaŭ havas havenon. Rosneft ekspluatas la plej orientan naftorafinejon en Rusio.
Stalin
Dum la regado de Stalin la urbo devis fariĝi modela urbo kun modernaj fabrikoj kaj komfortaj apartamentoj por la laboristoj, inkluzive sekretan armean ŝipkonstruejon kie centoj da submaraj ŝipoj estis konstruitaj, la duono propulsita de nuklea energio. Ĝi devis fariĝi la urbo, al kiu estis senditaj gejunuloj de Komsomolo, sed ĝi fariĝis ankaŭ urbo de Gulago. Preskaŭ miliono da punlaboristoj, "kulakoj" kaj aliaj homoj konsideritaj malamikaj al la reĝimo, poste ankaŭ germanaj kaj japanaj militkaptitoj devis labori tie, i.a. por BAM (la fervojo Bajkalo-Amuro aŭ dua transsiberia fervoja linio)[1].
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
- BAM (fervojo Bajkalo-Amuro)
- Tramtransporto en Komsomolsko-ĉe-Amuro
Referencoj
- ↑ (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 134-135, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6
|