Komputil-generita bildaro aŭ laŭ angla nome computer-generated imagery mallongige CGI kaj en Esperanto KGB[1] estas apliko de komputila grafiko por krei aŭ kontribui al kreado de bildoj en artoj, presarto, videoludoj, filmoj, televidprogramoj, reklmado kaj ŝajnigo. La vidaj scenoj povas esti dinamikaj aŭ statikaj, kaj povas esti dudimensiaj (2D), kvankam la termino "CGI" (respektive "KGB") estas plej komune uzata por aludi al 3D komputila grafiko uzita por kreado de scenoj aŭ specialaj efikoj en filmoj kaj televido. Ili povas ankaŭ esti uzataj de provata uzanto kaj kuneldonitaj per programoj kiaj Windows Movie Maker aŭ iMovie. La termino komputila animacio aludas al dinamika KGB uzita kiel filmo. La termino virtuala mondo aludas al agent-bazaj, interagadaj medioj. Disponeblo de KGB kaj pliiĝanta komputilrapido permesis al individuaj artistoj kaj malgrandaj entreprenoj produkti profesiecajn filmojn, ludojn kaj arton pere de siaj hejmaj komputiloj. Tio kondukis al kreado de Interreta subkulturo kun propraj steluloj, kliŝoj, kaj teknika vortotrezoro.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ CGI: definition of CGI en Oxford dictionary (British & World English) Arkivigite je 2015-10-14 per la retarkivo Wayback Machine. Oxforddictionaries.com. Konsultita la 2013-10-05.
Eksteraj ligiloj
- A Critical History of Computer Graphics and Animation Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine – kursa retejo ĉe la Universitato de la Ŝtato Ohio kun ampleksa gamo de materialo (filmetoj, artikoloj, ligiloj).
- CG101: A Computer Graphics Industry Reference ISBN# 073570046X
- F/X Gods, de Anne Thompson, Wired, Februaro 2005.
- “History Gets A Computer Graphics Make-Over” Tayfun King, Click, BBC World News (2004-11-19)
- NIH Visible Human Gallery
- Abstract Images Generator (Artificial intelligence art)
- scienceviz.com - Scientific Vizualisation, Simulation and CG Animation for Universities, Architects and Engineers