![](../I/Engine_4wd002.png.webp)
Kompleta transmisio estas transmisio de aŭtomobilo, kiu transdonas povon de motoro al ĉiuj radoj de la aŭto, t. e. ĉiuj radoj estas movaj radoj. Ĝi estas indikata kutime per mallongigoj 4×4, 4WD, AWD, aŭ aliaj radaj formuloj.
Ekzistas kelkaj skemoj de kompleta transmisio:
- ŝaltebla, kiam dum ordinara uzado la povo de motoro estas transdonata nur al unu akso. La duan akson ŝoforo alkonektas laŭ bezono. Tio estas plej ofte uzata skemo;
- konstanta, kiam ĉiuj radoj estas konstante konektitaj al la motoro. Tiu skemo bezonas interaksan diferencialon, kiu ĉe kelkaj modeloj povas esti blokita per diferenciala blokilo;
- konstanta laŭ postulo, kiam la dua akso estas alkonektata aŭtomate, kiam okazas glitado de la unua akso;
- multreĝima, kiam ekzistas kelkaj elekteblaj reĝimoj de la transdono;
- kun aldona elektromotoro, kiam la dua akso estas konektita al aparta elektra motoro. [1]
Vidu ankaŭ
- Transmisiilo (meĥaniko)
- Sporta Util-Vehiklo
Referencoj
- ↑ Ekzemple, Nissan E-4WD.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.