Kompanio laŭ PIV estas la jeno:
- Grupo de personoj, kune direktantaj komercan aŭ industrian aferon,
- Tiu komerca aŭ industria afero mem, nome io simila al societo,
- Kunestado, akompanado,
- Kuniĝo de pluraj personoj, akompanantaro,
- Grupo el pluraj plotonoj, subdivido de bataliono, normale komandata de kapitano, en lingvaĵo pri militoj kaj armeoj.
Ĝi estas asocio aŭ kolekto de individuoj, ĉu naturaj personoj, juraj personoj, aŭ mikso de ambaŭ. Kompanimembroj kunhavas komunan celon kaj kuniĝas por fokusigi al siaj variaj talentoj kaj organizas siajn kolektivajn disponeblajn lertecojn aŭ rimedojn por akiri specifajn, deklarajn celojn. Kompanioj montras variajn formojn kiaj:
- Volontaj asocioj kiuj povas inkludi ne-profitajn organizaĵojn
- Rotoj
- Juraj entreprenoj kun celo akiri profitojn
- Financaj entoj kaj bankoj
Kompanioj aŭ asocioj de personoj povas esti kreataj laŭ juro kiel juraj personoj por ke la kompanio en si mem povas akcepti limigitan fidindecon por civila respondeco kaj impostado dum ties membroj plenumas (aŭ malsukcesas) malŝarĝi siajn ŝuldojn ene de komuna konsidero de "naskatestilo" aŭ reklamada politiko.
Ĉar kompanioj estas juraj personoj, ili ankaŭ povas asociiĝi kaj registriĝis kiel kompanioj – ofte konataj kiel korporacioj. Kiam la kompanio fermiĝas ĝi povas bezoni "mortatestilon" por eviti pluajn jurajn devojn.
Plej grandaj kompanioj
La jena tabelo montras kompaniojn laŭ grando kaj lando de origino. Ĉiuj valoroj estis publike montritaj en la respektiva kompania ĉiujara informo kaj estas registritaj en 2014.
Kompaninomo | Industrio | Vendoj (Miloj da milionoj da usonaj dolaroj) |
---|---|---|
Walmart | Podetalo | 485,651 |
Royal Dutch Shell | Nafto kaj Gaso | 421,105 |
Goldman Sachs | Financaj Servoj | 460,000 |
ExxonMobil | Nafto kaj Gaso | 453,100 |
Barclays | Financaj Servoj | 454,900 |
Sinopec | Nafto kaj Gaso | 411,700 |
BP | Nafto kaj Gaso | 370,900 |
Saudi Aramco | Nafto kaj Gaso | 356,000 |
China National Petroleum | Nafto kaj Gaso | 328,500 |
Deutsche Bank | Financaj Servoj | 320,000 |
Vitol | Varoj | 303,000 |
State Grid Corporation of China | Elektra Energio | 265,000 |
Volkswagen | Aŭtoj | 254,000 |
Chevron | Nafto kaj Gaso | 242,000 |
Total | Nafto kaj Gaso | 240,000 |
Toyota | Aŭtoj | 222,000 |
Glencore | Varoj | 214,000 |
ING | Financaj Servoj | 197,900 |
Samsung | Komputiloj | 187,000 |
E.ON | Elektra Energio | 174,000 |
Japan Post Holdings | Aglomeraĵo | 168,000 |
Eni | Nafto kaj Gaso | 167,000 |
Phillips 66 | Nafto kaj Gaso | 166,000 |
Gazprom | Nafto kaj Gaso | 164,000 |
Berkshire Hathaway | Aglomeraĵo | 162,000 |
Apple | Komputiloj | 156,000 |
General Motors | Aŭtoj | 152,000 |
Bank of America | Financaj Servoj | 150,480 |
Daimler | Aŭtoj | 150,000 |
Industrial & Commercial Bank of China | Financaj Servoj | 148,700 |
General Electric | Aglomeraĵo | 147,000 |
Citigroup | Financaj Servoj | 146,560 |
HSBC | Financaj Servoj | 146,100 |
Petrobras | Nafto kaj Gaso | 144,000 |
Allianz | Financaj Servoj | 140,000 |
Enron | Aglomeraĵo | 137,718 |
Agricultural Bank of China | Financaj Servoj | 136,400 |
Cargill | Varoj | 136,000 |
Ford | Aŭtoj | 134,000 |
Lukoil | Nafto kaj Gaso | 134,000 |
Ĵ Holdings | Nafto kaj Gaso | 130,000 |
GDF Suez | Elektra Energio | 128,000 |
AT&T | Telekomunikadoj | 127,000 |
Nippon Telegraph & Telephone | Telekomunikadoj | 127,000 |
BNP Paribas | Financaj Servoj | 126,000 |
Valero Energy | Nafto kaj Gaso | 126,000 |
PDVSA | Nafto kaj Gaso | 125,000 |
McKesson | Sanzorgo | 123,000 |
Trafigura | VAroj | 122,000 |
China Construction Bank | Financaj Servoj | 121,300 |
HP (Hewlett-Packard) | Komputiloj | 120,000 |
AXA | Financaj Servoj | 118,000 |
Hitachi | Komputiloj | 117,000 |
JP Morgan | Financaj Servoj | 116,400 |
Foxconn | Komputiloj | 114,000 |
Nissan | Aŭtoj | 114,000 |
Tesco | Podetalo | 114,000 |
AIG | Financaj Servoj | 113,190 |
Statoil | Nafto kaj Gaso | 112,000 |
Pemex | Nafto kaj Gaso | 111,000 |
Koch Industries | Aglomeraĵo | 110,000 |
Verizon | Telekomunikado | 110,000 |
Santander | Financaj Servoj | 109,700 |
Exor | Aglomeraĵo | 109,000 |
Royal Bank Scotland | Financaj Servoj | 108,500 |
Societe Generale | Financaj Servoj | 108,000 |
Cardinal Health | Sanzorgo | 107,000 |
CVS Caremark | Podetalo | 107,000 |
IBM | Komputiloj | 107,000 |
UBS | Financaj Servoj | 105,590 |
Bank of China | Financaj Servoj | 105,100 |
Carrefour | Podetalo | 105,000 |
Assicurazioni Generali | Financaj Servoj | 104,000 |
BASF | Kemio | 104,000 |
Kuwait Petroleum | Nafto kaj Gaso | 104,000 |
Credit Suisse | Financaj Servoj | 103,720 |
Enel | Elektra energio | 103,000 |
United Health | Sanzorgo | |
Siemens | Aglomeraĵo | 101,000 |
Nestle | Agrikulturaĵoj | 100,000 |
Tata | Aglomeraĵo | 100,000 |
Bibliografio
- Dignam, A kaj Lowry, J (2006) Company Law, Oxford University Press ISBN 978-0-19-928936-3.
- John Micklethwait kaj Adrian Wooldridge, The Company: a Short History of a Revolutionary Idea (New York: Modern Library, 2003)