Komora muŝkaptulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Humblotia flavirostris (Milne-Edwards & Oustalet, 1885) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Komora muŝkaptulo, Flavbeka muŝkaptulo, aŭ Grandkomora muŝkaptulo (Humblotia flavirostris) estas malgranda paserina birdo apartenanta al la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas endemia de la insulo de Granda Komoro en la Komoroj [1] kie ĝi loĝas en arbaroj de la deklivoj de Monto Karthala.
La supraj partoj estas grizbrunaj dum la subaj partoj estas palaj kun malhelaj strioj. Ĝi havas malhelan kronon kun tre markataj palaj strioj kaj la beko kaj piedoj estas flavoranĝaj; pro la flava beko la specio ricevas nomon en la latina scienca nomo kie flavirostris signifas precize “kun flava beko” kio vere funkcias kiel distingilo de la specio. Krome videblas preskaŭ nigreca areo inter la nigra okulo kaj la beko kaj nigrecaj flugiloj kie elstaras du blankaj strioj (ŝultre kaj meze). Tiu birdo estas 14 cm longa. Ĝi estas ofte silenta sed havas mildan trilan alvokon.
Ili manĝas insektojn kiujn ili kaptas per mallongaj flugoj el ripozejo malalta en arbo aŭ arbusto. Ofte ili manĝas en grupoj de du aŭ tri. Oni scias malmulte pri ties reprodukta kutimaro; oni scias nur ke la nesto estas tasforma kaj konstruita alte en arbo kiu enhavas almenaŭ du idojn, sed tion oni konas nur pro ununura konata nesto!
Tiu afrotropisa specio estas minacata pro detruado kaj degradado de arbaroj kaj disvastigo de enmetitaj specioj. La populacio de 10,000-19,000 individuoj malpliiĝas kaj la specio estas klasita kiel endanĝerita ĉar temas pri ununura loko en aktiva vulkano kun neprotektita teritorio. Ili estas specio de arbaroj, sed akceptas arbustaron kaj eĉ terkultivejojn aŭ malferman kamparon.
Referencoj
- ↑ vidu ankaŭ : Komoraj arbaroj
Eksteraj ligiloj
- BirdLife International (2006) Species factsheet: Humblotia flavirostris Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 27/2/2007
- Ian Sinclair & Olivier Langrand (1998) Birds of the Indian Ocean Islands, Struik, Cape Town.
- Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.
|