La Komitato de IEL estis elektita en 1938 por trijara oficperiodo. Ĝi konsistis el A-komitatanoj, elektitaj de la Landaj Asocioj, kaj B-komitatanoj, elektitaj de la A-komitatanoj laŭ propono de la Estraro.
Komitatanoj A
- Aŭstrujo: H. Steiner, Wien
- Belgujo: Paul Kempeneers, Bruxelles
- Britujo: Bernard Long, London
- Ĉeĥoslovakujo: František Heikenwälder, Prostĉjov (EAdCSR); Gustav Scholze, Reichenberg (GEL)
- Danujo: Th. Hansen, Gentofte
- Francujo: Louis Bastien, Paris; Jean Couteaux, Paris; René Dubois, Paris; Pierre Petit, Paris
- Italujo: Giorgio Canuto, Torino
- Jugoslavujo: Ivo Lapenna, Zagreb
- Nederlando: P. W. Baas, Amsterdam-Z.; W. Grolleman, Culemborg
- Norvegujo: Rolf Bugge-Paulsen, Oslo
- Polujo: Odo Bujwid, Kraków
- Svedujo: Einar Dahl, Uddevalla
- Usono: Henry William Hetzel, Philadelphia (Pa.)[1]
Komitatanoj B (sciigo en UK 1938)
- P. Blaise, Anglujo
- C. Domingues, Brazilo
- E. Malmgren, Svedujo
- S. Minkov, Bulgarujo
- M. Rollet de l'Isle[2]
Ŝanĝoj
- 1938/39: En julio 1938 Steiner eksiĝis. En oktobro 1938 Sudetgermanio (Scholze) estis okupita de Germanio, kaj en marto 1939 Bohemio (Heikenwälder).
- 1940: Aldono: Oskar Huber, Uetendorf-Thun, Svisujo[3]
- 1941: Aldono: J. R. Scherer, Los Angeles, Usono; J. Stenström, Ulricehamn, Svedujo[4]
- 1946: Aldono: G. Canuto, Parma; Josef Vondrouŝek, Brno.[5]
Referencoj
- ↑ Cirkulero de la Prezidanto de I.E.L. al la Komitatanoj "A" de la periodo 1938/1941, kun peto elekti 5 kandidatojn el 8 de la Estraro proponitaj: Jamaj B-komitatanoj: C. Domingues (11), P. Blaise (10), E. Malmgren (13), S. Minkov (8), M. Rollet de l'Isle (8), J. Baghy (6), du novaj kandidatoj: A. Jennen (3), J. R. Scherer (6). (En krampoj rezulto.)
- ↑ Protokolo de la Kunsidoj de la Komitato dum la Londona Kongreso, 30a de julio, p. 5.
- ↑ Jarlibro de IEL 1940, dua parto, p. 14, aldoniĝis post apero de la unua parto.
- ↑ Jarlibro de IEL 1941, dua parto, p. 12, aldoniĝis post apero de la unua parto.
- ↑ Jarlibro de IEL, 1946, dua parto, p. 9.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.