Komisiono Prodi | ||
---|---|---|
College of Commissioners of the European Union | ||
Jurisdikcio | Eŭropa Unio | |
Partoprenanta | Romano Prodi • Loyola de Palacio • Neil Kinnock • Mario Monti • Franz Fischler • Erkki Liikanen • Olli Rehn • Frits Bolkestein • Philippe Busquin • Poul Nielson • Günter Verheugen • Chris Patten • Pascal Lamy • David Byrne • Viviane Reding • Michaele Schreyer • Margot Wallström • António Vitorino • Anna Diamantopulu • Stavros Dimas • Michel Barnier • Jacques Barrot • Pedro Solbes • Joaquín Almunia • Péter Balázs • Danuta Hübner • Siim Kallas • Joe Borg • Sandra Kalniete • Dalia Grybauskaitė • Janez Potočnik • Ján Figeľ • Markos Kiprianu • Pavel Telička vd | |
Dum | 13-a de septembro 1999 - 21-a de novembro 2004 | |
Antaŭulo | Komisiono Marín | |
Sekvanto | Komisiono Barroso 1 | |
La Komisiono Prodi estis la Eŭropa Komisiono prezidata de Romano Prodi, kiu oficis de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004; ĝia daŭro estis prokrastata ĝis la 21-a de novembro je la sama jaro, kaŭze de la ne okazinta aprobo de la unua listo de komisionanoj proponita de la enoficiĝinta prezidanto de la Komisiono José Manuel Durão Barroso flanke de la Eŭropa Parlamento.
Komence la Komisiono nombris du dek membrojn, sed ĝi ampleksiĝis, ekde la 1-a de majo 2004, pere de dek aldonaj novaj komisionanoj el la dek ŝtatoj el meza kaj orienta Eŭropo kiuj membriĝis en la Eŭropa Unio je la sama dato.
Prezidanto
Membroj
Klarigo: [ ] Maldekstre/Socialistoj - [ ] Dekstre/Konservativuloj - [ ] Liberaluloj - [ ] Verduloj
Komisionano | Ŝtato | Tasko | Kompetenteco | Partio |
---|---|---|---|---|
Neil Kinnock | Britio | Vicprezidanto | Administra reformoj | Laborista |
Loyola de Palacio | Hispanio | Vicprezidanto | Rilatoj kun la Parlamento, transportado kaj energio | PP |
Pedro Solbes, poste Joaquín Almunia |
Hispanio | Komisionano | Ekonomiaj kaj monaj aferoj | PSOE |
Michel Barnier, poste Jacques Barrot |
Francio | Komisionano | Regiona politiko | UMP |
Frits Bolkestein | Nederlando | Komisionano | Interna merkato, impostoj kaj doganunuiĝo | VVD |
Philippe Busquin, poste Louis Michel |
Belgio | Komisionano | Esplorado | PS |
David Byrne | Irlando | Komisionano | Sano kaj defendo de la konsumantoj | Fianna Fáil |
Anna Diamantopoulou, poste Stavros Dimas |
Grekio | Komisionano | Okupateco kaj sociaj aferoj | ND |
Franz Fischler | Aŭstrio | Komisionano | Agrikulturo, kampara progresigo kaj fiŝado | ÖVP |
Pascal Lamy | Francio | Komisionano | Komerco | |
Erkki Liikanen, poste Olli Rehn |
Finnlando | Komisionano | Entreprenoj kaj informsocio | SDP |
Mario Monti | Italio | Komisionano | Konkurenco | |
Poul Nielson | Danio | Komisionano | Progresigo kaj humaneca helpo | SD |
Chris Patten | Britio | Komisionano | Eksteraj rilatoj | Konservativa |
Viviane Reding | Luksemburgo | Komisionano | Instruado kaj kulturo | CSV |
Michaele Schreyer | Germanio | Komisionano | Buĝeto | Verduloj |
Günter Verheugen | Germanio | Komisionano | Plilarĝiĝo | SPD |
António Vitorino | Portugalio | Komisionano | Justico kaj internaj aferoj | PS |
Margot Wallström | Svedio | Komisionano | Medio | SAP |
Je la 1-a de majo 2004, la Komisiono pligrandiĝis per dek membroj el la novaj membroŝtatoj. Ĉiu nova komisionano flankis originan komisionanon je la sama kompetenteco.
Komisionano | Ŝtato | Tasko | Kompetenteco | Partio |
---|---|---|---|---|
Péter Balázs | Hungario | Komisionano | Regiona politiko | |
Joe Borg | Malto | Komisionano | Progresigo kaj humaneca helpo | NP |
Ján Figeľ | Slovakio | Komisionano | Entreprenoj kaj informsocio | KDH |
Dalia Grybauskaitė | Litovio | Komisionano | Instruado kaj kulturo | |
Danuta Hübner | Pollando | Komisionano | Komerco | |
Siim Kallas | Estonio | Komisionano | Economiaj kaj monaj aferoj | ER |
Sandra Kalniete | Latvio | Komisionano | Agrikulturo, rura progresigo kaj fiŝado | LTF |
Markos Kiprianu | Kipro | Komisionano | Buĝeto | DK |
Pavel Telička | Ĉeĥio | Komisionano | Sano kaj defendo de la konsumantoj | Labora |
Janez Potočnik | Slovenio | Komisionano | Plilarĝiĝo |
|
|
Antaŭe: | Eŭropa Komisiono | Poste: | |
---|---|---|---|
Komisiono Santer | 16-a de septembro 1999 — 22-a de novembro 2004 | Komisiono Barroso |