La komercaj vojoj (komercvojoj) estas geografiaj vojoj, komunikiloj kaj ligiloj inter centroj de produktado de varoj kaj la merkatoj en kiuj oni konsumas ilin.
La internaciaj komercvojoj, ilia esplorado kaj ekspluatado, estas la veraj kaŭzoj de la grandaj malkovroj kaj vojaĝoj de la historio, el Ĵang Kjan, Eriko la ruĝa, Leif Eriksson, Ĉeng He kaj Marko Polo, tra vojaĝistoj kiel Vasco da Gama kaj Kristoforo Kolumbo, inter aliaj. Ili estis ankaŭ grandaj akceloj por la scienco kaj la teknologio de la navigado kaj de la surtera kaj aera transporto. Pro necesoj de novaj komercvojoj, oni kreis ilojn kiel la kompasoj, la sekstantoj kaj la horloĝoj, same kiel la kartografio.
Historiaj komercvojoj
Tre ofte oni referencas ĉefe la historiajn komercvojojn, inter kiuj elstaras jenaj:
- Silkovojo eliris el Ĉinio kaj iris al la islama mondo kaj de tie al Eŭropo. La transporto trs dezertaj lokoj estis farita tra la tipaj vojoj por karavanoj de kameloj kaj ĉevaloj.
- Spicvojo: tiu ligis, dekomence surtere kaj poste mare, la centrojn de produktado de spicoj en Ĉinio, Hindio, Sudorienta Azio kaj Oceanio kun Eŭropo.
- Vojo de la Nova Hispanio: tiu ligis la hispanajn koloniojn en Ameriko kaj Azio kun Eŭropo. Iam en la historio, la produktoj kaj varoj estis tipe produktitaj en Filipinoj kaj poste oni transportis ilin al Akapulko en Meksiko ŝipe, kie aldonitaj al lokaj produktoj, estis transportitaj surtere al la haveno de Veracruz. Poste oni sendis ilin al Havano aŭ/kaj de tie al Hispanio.