Komerca organizaĵo aŭ Industria asocio, estas organizaĵo fondita kaj financita de aktoroj en komerco, kiuj funkcias en specifa industrio. Industriaj organizaĵoj partoprenas en agado de publikaj rilatoj (PR) kiel reklamado, edukado, politikaj donacoj, lobiado kaj eldonado, sed la ĉefa fokuso de la organizaĵo estas antaŭenigi kunlaboron inter la kompanioj. Kunlaboro ofte estas antaŭenigita per konferencoj kaj retigado. Plej multaj komercaj organizaĵoj estas ne-profitcelaj organizaĵoj.
En landoj kun sociala merkatekonomio, komercaj organizaĵoj ofte prenas la rolon de dungantoj.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.