Komedio estas la uzo de humuro en spektakla belarto. Ĝi ankaŭ signifas spektaĵon, kiu forte utilizas humuron. La termino originale devenas de la teatro, kie ĝi simple aludas al teatraĵo kun amuziga agado kaj (plejparte) feliĉa fino, kontraste al tragedio. Humuro estas esenca elemento de komedioj.

La greka komedio aŭ helena komedio estas literatura ĝenro de scenejaj verkoj kun plejparte komikaj efikoj kaj kutime feliĉa fino. Greka komedio kaj greka tragedio establas la longan tradicion de komedio kaj tragedio en Eŭropo, la plej gravaj ĝenroj de eŭropa dramo. En komedio ofte okazas konflikto, kiu malmaskas supozeblajn valorojn aŭ elmontras homajn malfortojn kaj kies solvo kaŭzas ridon. Estas malfacile klare difini komedion. Eĉ la komikeco havas nur limigitan validecon kiel ĉeftrajto, ĉar komedio ankaŭ inkludas kombinaĵojn kun seriozaj aŭ absurdaj ĝenroj kiel ekzemple tragikomedio aŭ la grotesko.

Komediaj filmoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.