Kombinaĵo de dudek kvar-duon-sesedroj | |
Plia nomo | UC19 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 240 |
Edroj | 20+60 trianguloj, 60 kvadratoj |
Komponantoj | 20 kvar-duon-sesedroj |
Geometria simetria grupo | Nememspegulsimetria dudekedra I |
Geometria simetria grupo de komponanto | 3-obla turna C3 |
En geometrio, kombinaĵo de dudek kvar-duon-sesedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 kvar-duon-sesedroj.
Ĝi estas nememspegulsimetria kun dudekedra simetrio I.
Ĝi havas la saman situon de lateroj kiel granda durombo-dudek-dekduedro, granda duriproĉa durombo-dekduedro kaj kombinaĵo de 20 okedroj.
Ĉi tiu kombinaĵo de 20 kvar-duon-sesedroj estas unika en tio ke ĝi ne povas esti ricevita per adicio de simetrio al grupo en kiu la baza pluredro estas uniforma. Ĉiu kvar-duon-sesedro en ĉi tiu kombinaĵo estas enigita kun geometria simetria grupo C3, kiu ne agas transitive super la kvar-duon-sesedraj ses verticoj. Tamen, la kombinaĵo entute povas atingi uniformecon ĉar du kvar-duon-sesedroj koincidas je ĉiu vertico.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.