En la provinco Valadolido, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio, ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. Pro tio oni devas distingi inter komarkoj de administracia divido kaj komarkoj de historia kaj turisma nomado.
La tradiciaj historiaj komarkoj estas jenaj:
- Tierra de Campos, en la nordo de la provinco
- Montes Torozos, en la centrokcidento
- Páramos del Esgueva, en oriento
- Tierra de Pinares, en sudo
- Campo de Peñafiel, en sudorienta pinto
- Campiña del Pisuerga, en centroriento
- Tierra del Vino, en sudokcidento
- Tierra de Medina, en sudo.
Demografio
Vidu ankaŭ |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.