Komarko de Ezcaray, okcidente de la regiono.

La Komarko de Ezcaray estas en la okcidento de la provinco kaj regiono Rioĥo, (norda Hispanio). Ĝi estas ankaŭ ene de la komarkaro Supra Rioĥo, en la okcidenta triono de la regiono. Ties ĉefurbo estas Ezcaray. Ĝi estas inter la Komarko de Santo Domingo de la Calzada (norde) kaj Supra Najerilla (sude).

Datumoj

Nombro de municipoj: 5
Areo: 250,47 km²
Loĝantaro (2009): 2 558 loĝantoj
Loĝdenseco: 10,21 loĝ/km²
Latitudo averaĝe: 42º 19' 33" norde
Longitudo averaĝe: 3º 0' 28" okcidente
Altitudo averaĝe: 919,4 msm

Municipoj de la komarko

MunicipoLoĝantaroAreoSubmunicipoj kaj senhomejoj
Ezcaray2050142,65Altuzarra, Ayabarrena, Azárrulla, Cilbarrena, Posadas, San Antón, Turza, Urdanta kaj Zaldierna. Malaperintaj: Bonicaparra, Espurgaña kaj La Zalaya
Ojacastro18744,32Arviza, San Asensio de los Cantos, Tondeluna, Uyarra kaj senhomejoj: Amunartia, Escarza, Espidia, Larrea, Matalturra, Masoa, Ulizarna kaj Zabárrula
Pazuengos3525,12Villanueva kaj Ollora
Valgañón13731,74Anguta
Zorraquín826,44

Demografio

Demografia distribuado de la municipoj de la komarko de Ezcaray kun koncentro en la ĉefurbo.

La municipoj de la komarko de Ezcaray suferis la ruran elmigradon ekde la 1960-aj jaroj, kaj diference disde aliaj komarkoj, ĉi tie el la 1980-aj jaroj ĝi ricevis konstantan pliigon de la loĝantaro pro la ekonomia riĉo devena de turismo. La turisma allogaĵo centriĝis en la loĝloko Ezcaray, kaj pro arkitektura riĉeco, kaj pro ideala natura loko, krom pro la skiejo de Valdezcaray. Aliaj sektoroj kiuj helpis la disvolvigon de la zono estis ĉasado kaj fiŝkaptado, meblofarado kaj tekstila industrio.

Krom Ezcaray, ankaŭ Zorraquín kreskiĝis. Kaj kvankam ĝi plue estas malgranda loĝloko, ĝi estis ankoraŭ multe pli malgranda, kaj nun almenaŭ estas aktiva loĝloko kun juna loĝantaro. La loĝlokoj Ojacastro kaj Valgañón male ne sukcesis haltigi la senloĝigadon, sed almenaŭ ja sukcesis bremsi ĝin, kaj retenas pli ol cent loĝantojn.

Aliflanke Pazuengos pro malfacila geografia situacio (granda altitudo kaj malbonaj komunikvojoj), ne sukcesis haltigi la senloĝigadon kaj frontas malfacilan estontecon.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.