La Comarca de Ávila (Komarko de Avilo, 40.693476, -4.877331), estas komarko de la provinco Avilo, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio, formita de Valle Amblés, Sierra de Ávila kaj malgranda zono de Supra Moraña. Limas norde kun La Moraña, sude kun la Comarca de Burgohondo - El Tiemblo - Cebreros (Valo de Alberche kaj Tero de Pinaroj), okcidente kun la Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta (Valo de Tormes) kaj kun Tierra de Peñaranda (Provinco Salamanko) kaj oriente kun la komarkoj Campiña segoviana kaj Villacastín. La ĉefurbo de la komarko estas Avilo.
Parto de la komarko esta Birdoprotekta Areo ZEPA. Trafluas la teritorion la riveroj Adaja, Voltoya, Arevalillo, kaj Almar.
Municipoj
Plej parto de la municipoj apartenas al la jurisdikcia teritorio de Avilo.