![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Komárov |
Komárov | |||
germane Komarow | |||
municipo | |||
![]() Suma vido al Komárov | |||
|
|||
Oficiala nomo: Komárov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Zlín | ||
Administra municipo | Napajedla | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Vizovica montetaro | ||
Situo | Komárov | ||
- alteco | 308 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 09′ 20″ N 17° 34′ 00″ O / 49.15556 °N, 17.56667 °O (mapo) | ||
Areo | 7,62 km² (762 ha) | ||
Loĝantaro | 311 (2023) | ||
Denseco | 40,81 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 763 61 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0724 | ||
NUTS 5 | CZ0724 549436 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.komarov-ou.cz | |||
![]() | |||
Komárov estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Zlín, Regiono Zlín. Vivas ĉi tie 311 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pohořelice, Topolná, Březolupy, Karlovice, Napajedla, Lhota kaj Šarovy.
Situo
La vilaĝo etendiĝas sur supra plataĵo de montetaro Vizovická vrchovina en supermara alteco 308-315 metroj. La municipo situas sudoriente de Napajedla. Zlín estas malproksima 7 km.
Historio
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349, kiam ĝi estis al senjoroj Dětřich kaj Ješek z Lukova enskribita al landaj tabuloj. En tenado de tiu ĉi vilaĝo alternis kelke da senjoroj ĝis la jaro 1384 Filip z Vícemělic vendis la vilaĝon Komárov al Mikšík z Malenovic na Podhradí, pro kio ĝi transiris en tenadon de senjoroj el Podhradí. En pli postaj ŝtormaj tempoj (dum husanaj militoj aŭ militoj kontraŭ turkoj) la vilaĝo eĉ kun la ĉirkaŭaĵo estis dezertigita. Pli poste la municipo Komárov estis denove enloĝigita. Podhradí estis dezertigita ankaŭ. Pli antaŭe tie situis burgo, hodiaŭ ne estas eĉ memoroj post la fundamentoj. Anstataŭ la burgo estas ĉi tie loĝdomaro Leopoldov, kiu troviĝas inter municipoj Komárov kaj Pohořelice. En 1882 la municipon kaptis granda incendio, kiu bruligis 27 domojn kreantaj vilaĝplacon en Komárov. En 1885 estis en Komárov fondita pro peno de gvidanta instruisto Jan Purkrábek propravola fajroestingista korpuso. En la jaroj 1886-1887 estis ĉi tie konstruita kontraŭ 15710 guldenoj kaj 40 krejcaroj fare de konstruisto Josef Schaniak el Uherské Hradiště la ĝisnuna infanĝardeno (antaŭe lernejo). En 1908 ĉi tie estis konstruita municipa urbodomo por kunvenoj de reprezentaro kaj por antaŭa fajroestingista ŝprucigilo. Sur loko de konstruaĵo situis antaŭe kapeleto.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 327 |
1880 | 393 |
1890 | 374 |
1900 | 440 |
1910 | 495 |
1921 | 484 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 468 |
1950 | 490 |
1961 | 507 |
1970 | 507 |
1980 | 407 |
1991 | 329 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 331 |
2014 | 335 |
2016 | 338 |
2017 | 339 |
2018 | 329 |
2019 | 321 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 316 |
2021 | 293 |
2022 | 315 |
2023 | 311 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Antonio de Padovo
- kelke da krucoj
Pluaj fotoj
- Vido de sudokcidento
- Kruco en municipa centro
- Preĝejo de sankta Antonio de Padovo el la jaro 1940
- Gastejo