Kolumalciono, inoo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megaceryle alcyon (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
Ceryle alcyon | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kolumalciono (Megaceryle alcyon) estas granda, videblega kaj bruema akvalciono, tio estas birdo de la superfamilio de Alcededoj kaj la ununura membro de tiu grupo komune trovebla en norda Usono kaj Kanado. Ĝi estas la birdo reprezentata en la monbileto de 1986 de 5 kanadaj dolaroj. Ĉiuj alcionoj estis iam lokita en ununura familio, nome Alcedinedoj, sed jusaj priserĉoj sugestis, ke tiu devus esti dividita en tri. La ses amerikaj alcionoj, kune kun tri specioj de la Malnova Mondo, formas la novan familion de Ceriledoj.
La reprodukta habitato de tiu specio estas areoj proksimaj de internaj lokoj de akvo aŭ marbordoj tra plej parto de Kanado, Alasko kaj Usono. Ili migras el la pli nordaj partoj de sia teritorio al suda Usono, Meksiko, Centrameriko, Karibio kaj norda Sudameriko en vintre. Dum migrado ili povas malproksimiĝi el tero; la specio estas kontrolita kiel eventuala vizitanto en oceanaj insuloj kiel Clarion,[1] kaj enis kiel rara vaganto en Islando, Irlando kaj Britio.
Ĝi estas 28–35 cm longa kun enverguro de 48 ĝis 598 cm kaj pezo de 140 ĝis 170g, kun tre blua aŭ bluecgriza plumaro kun blankaj markoj, levebla kresto kaj rimarkinda, klara kaj larĝa blanka kolumo (tre kontrasta kun suba kroma blugriza zono), kio nomigas la specion. La inoj krome havas ruĝecan zonon flanke de la ventro kuniĝantan antaŭe sub la du zonoj (la blanka koluma kaj la blugriza brusta), igante la specion unu el la malmultaj kazoj de inversa seksa dimorfismo trovebla en nordamerikaj birdoj (escepte rabobirdoj kaj strigoformaj, kie inoj estas preskaŭ ĉiam pli grandaj). La voĉo estas laŭta, penetranta sonirigilo dumfluge kaj ripoze.
La grandaj verdaj alcionoj de la genro Megaceryle estis iam lokitaj en Ceryle kun la Blanknigra alciono, sed tiu lasta estas pli proksima al la amerikaj verdaj alcionoj de la genro Chloroceryle. La plej proksima parenco de la Kolumalciono estas la Ruĝventra akvalciono (M. torquata), kaj tiuj du tre probable originiĝis el afrika Megaceryle kiu koloniigis Amerikon.[2]
La Kolumalciono estas ofte vidata ripoze elstare sur arboj, fostoj aŭ aliaj taŭgaj gvatejoj proksimaj al akvo antaŭ plonĝi al siaj fiŝa predo. Ili manĝas ankaŭ etajn krustulojn, ranojn, akvajn insektojn, etajn mamulojn, lacertojn kaj berojn.
Ili forlasas siajn reproduktajn habitatojn kiam akvo frostas; en pli varmaj partoj de sia teritorio, tiuj birdoj estas konstantaj loĝantoj. Krome, kelkaj individuoj povas resti eĉ en la plej malvarmaj vintroj escepte en Arkto, se estas malfermaj areetoj de akvo restantaj.[3]
Tiuj birdoj nestumas en horizontala tunelo elfosita en riverbordo aŭ sablejo. La ino demetas 5 ĝis 8 ovojn. Ambaŭ gepatroj elfosas la tunelo, kovas la ovojn kaj manĝigas la idaron.
Bildaro
Notoj
Referencoj
- BirdLife International (2004). Megaceryle alcyon. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata
- Brattstrom, Bayard H. & Howell, Thomas R. (1956): The Birds of the Revilla Gigedo Islands, Mexico. Condor 58(2): 107-120. COI:10.2307/1364977 plena teksto en formo Arkivigite je 2007-05-27 per la retarkivo Wayback Machine DjVu kaj en dosierformo Arkivigite je 2006-05-17 per la retarkivo Wayback Machine PDF
- Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bull. 18(2): 47-60. plena teksto en formato Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine DjVu kaj en formo Arkivigite je 2011-06-06 per la retarkivo Wayback Machine PDF
- Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) with Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. DOI:10.1642/0004-8038(2006)123[487:AMPOKA]2.0.CO;2 HTML plena teksto sen bildoj
Eksteraj ligiloj
- Faktoj kaj Fotoj de Kolumalciono Arkivigite je 2008-05-15 per la retarkivo Wayback Machine - NatureMapping Program
- Kolumalciono - Ceryle alcyon - USGS Patuxent Birdidentigejo
- Speciinformaro pri Kolumalciono -Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Informaro kaj Fotoj de Kolumalciono -Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto
- Filmoj de Kolumalciono ĉe Interreta Birdokolekto
- Fotaro de Kolumalciono VIREO
- Oiseaux Fotoj
- En la franca