En la klasika arkitekturo, kolonaro estas ĉefe longa serio de kolonoj ligataj per komuna arkitravo; foje ili konstituas apartan elementon, kiel ĉe la fama kolonaro kiun Gian Lorenzo Bernini desegnis antaŭ la Baziliko Sankta Petro de Romo, kiu kunformas grandan plazon de elipsa plano.
Kiam kolonaro troviĝas antaŭ edifico protektante la pordon, ĝi nomiĝas portiko, dum se ĝi fermas malferman spacon ĝi nomiĝas peristilo.
Tipoj
- Diptera kolonaro
- Pentastila kolonaro, de kvin kolonoj.
- Eneastila kolonaro, de naŭ kolonoj.
- Dodekastilo, dekdu kolonoj. Laŭ Francisko Azorín dodekastila kolonaro estas Konstruaĵo havanta antaŭfasade dekdukolonan vicon.[1] Kaj li indikas etimologion el greka dodekastylos, el dodeka + stylos (dekdu + kolono), kaj de tie la latina dodecastyla.[2]
- Heksastilo estas portiko kun ses kolonoj. Laŭ Francisko Azorín Heksastilo estas Konstruaĵo, kies fasado havas seskolonan vicon.[3] Kaj li indikas etimologion el greka heksastilos kaj tio el heka + stylos (ses kolono) kaj de tie la latina hexaastylos.[4]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 58.
- ↑ Azorín, samloke.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 88.
- ↑ Azorín, samloke.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.