|
Kolektado de objektoj estas unu el la ĉefaj ŝatokupoj. Kelkaj kolektantoj koncentriĝas al specialaj temoj, kiel ekzemple francaj poŝtmarkoj el la 19-a jarcento aŭ bildkartoj pri sudeŭropaj lumturoj. Aliaj kolektas ĝenerale kaj amplekse, ekz. poŝtmarkojn el ĉiuj landoj kaj pri ĉiuj temoj. Kolektaĵoj kutime estas bone ordigitaj kaj registritaj.
Kolektero (aŭ kolektaĵo) estas ajna objekto konsiderata havanta valoron aŭ intereson por kolektanto[2] (ne necese mone valora aŭ antikva).[3] Estas nombraj tipoj de kolekteroj kaj terminoj por aludi al tiuj tipoj. Antikvaĵo estas kolektaĵo kiu estas antikva, kaj plej verŝajne granda parto de ties valoro ŝuldas al tio. Kuriozaĵo estas malgranda, kutime fascina aŭ malkutima aĵo serĉegite fare de kolektantoj.[4] Fabrikita kolektaĵo estas aĵo farita specife por personoj kiuj kolektas ilin.[5]
Objektoj de kolektado (kolektaĵoj) estas ekzemple:
Nomo de kolektado | Objektoj de kolektado |
---|---|
Bildkarto-kolektado | Bildkartoj kaj Poŝkartoj |
Filatelo [6] | poŝtmarkoj |
Librokolektado | Libroj |
Numismatiko | Moneroj, Porokazaj moneroj kaj Medaloj |
Komikso-kolektado | Bildliteraturo - Bildstrioj - Komiksoj |
Glumarkkolektado | Glumarkoj (estas multaj pri Esperanto-kongresoj) |
Sukero-kolektado | Kubsukeroj kaj saketoj de sukero |
Ŝlosilingo-kolektado | pri ŝlosilingoj |
Esperantaĵo-kolektado | Esperantaĵoj (poŝtmarkoj,bildkartoj,glumarkoj,moneroj,telefonkartoj,revuoj,poŝtstampoj,ktp... |
Heraldiko | Blazonoj |
Vidu ankaŭ
- Kolektero
- Muzeo
- Privata kolekto
- Scienca kolekto
- Aŭkcio
- Kuriozaĵkabineto
- Malsana kolektemo
Notoj
- ↑ Nun la Asocio nomiĝas ELF-AREK https://kolektado.esperanto.cc/
- ↑ "Collectable". TheFreeDictionary.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
- ↑ "Definitions for collectable" Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine. Synonym.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
- ↑ "Curio". TheFreeDictionary.com. Alirita la 19an de Aŭgusto, 2013.
- ↑ Danziger, Pamela (1a de Julio, 2004). Why people buy things they don't need: understanding and predicting consumer behavior. Kaplan Publishing.
- ↑ laŭ Filatela Terminaro 1945 kaj PIV