Kolego (latine collega, "ofic-kamarado") estas ĉiu el tiuj, kiuj plenumas saman oficon, profesion aŭ metion, konsiderata rilate al la aliaj. Same kolego estas ĉiu el la anoj de sama societo aŭ asocio, konsiderata rilate al la aliaj anoj. Kolego estas ankaŭ nomata tiu, kiu studas aŭ laboras kune kun aliaj.
En historia rilato kolegeco estis en la Romia Respubliko la praktiko havi minimume du personojn en kelkaj magistrataj oficoj. Tiu ĉi sistemo certigu dividon de potenco kaj respondeco kaj ankaŭ reciprokan kontroladon. Ekzemploj estis du konsuloj kaj censoroj, ses pretoroj, ok kvestoroj kaj dek plebaj tribunoj.
Vidu ankaŭ
Fontoj
- Kolego en ReVo .
- "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Ebbe Vilborg
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.