Collapse | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jared Diamond |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2005 |
Eldonejo | Viking Press |
Ĝenro | eseo • nefikcio |
Collapse esperantigita Kolapso aŭ Disfalo (plennome angle Collapse: How Societies Choose to Fail or Succeed; Kolapso: Kiel societoj elektas malsukcesi aŭ sukcesi) estas libro verkita de Jared Diamond kaj estis unue publikigita en 2005 [1]. Diamond estas profesoro pri geografio kaj fiziologio ĉe la Universitato de Kalifornio, Los-Anĝeleso. La libro de Diamond provas esplori kiel kelkaj el la plej grandaj civilizoj en historio kolapsis kaj kio povas esti lernita de tio.
Superrigardo
Diamond ekzamenas la kolapson de civilizoj laŭ kvin influaj faktoroj, kelkaj aŭ ĉiuj el kiuj kontribuis al la fina rezulto. Ĉi tiuj faktoroj estas:
- Damaĝo, kiun la homo kaŭzas al sia medio
- Klimatŝanĝiĝo
- Malamikeco kun malamikaj najbaroj
- Detranĉi aŭ rompi amikecajn rilatojn kaj komercon kun najbaroj
- Per la (ne)reago de la koncernaj socioj al la problemaj procezoj.
La verkisto listigas ok elementojn en la influo de homo sur sia medio kiuj kaŭzis la kolapson de la grandaj civilizoj en la historio:
- Senarbarigo kaj detruo de la natura medio.
- Grundproblemoj (grunderozio kaj saligo de la grundakvo).
- Problemoj en la administrado de akvoresursoj.
- Tro multe da ĉasado.
- Tro multe da fiŝkaptado.
- Efikoj de invada specio sur areo kie ĝi antaŭe ne ekzistis nature.
- Loĝantarkresko.
- La efikoj de la loĝantarkresko laŭ la nombro de la loĝantaro.
Poste, li deklaras, ke kvar faktoroj kontribuos al la malfortiĝo kaj kolapso de nunaj kaj estontaj civilizoj:
- Klimata ŝanĝo kaŭzita de homoj.
- Kreskanta kvanto de toksinoj en la medio.
- Manko de energifontoj.
- Plena homa utiligo de la kapablo por fotosintezo de la Tero.
Diamond montras ke en ĉiuj kazoj prosperaj kaj sukcesaj socioj kolapsis pro troekspluatado de siaj naturresursoj kaj troloĝiĝo. La nura kaŭzo kiu ne estas atribuita al troloĝiĝo estas la malutila efiko de organismoj kiuj estas difinitaj kiel invadaj specioj kiuj estas disvastigitaj de homo, en lokoj kie ili antaŭe ne ekzistis nature, aŭ intencite aŭ hazarde sed ĉiam per la homo. La libro montras ke la danĝeroj kaŝitaj en la ekzisto de moderna socio estas esence similaj al la danĝeroj kiuj kaŭzis la kolapson de socioj en la pasinteco.
Strukturo
La libro estas dividita en kvar partojn:
- La unua parto priskribas la medion en la subŝtato de Montano hodiaŭ kaj temigas la vivojn de pluraj homoj por klarigi kiel socio hodiaŭ influas la medion.
- La dua parto priskribas pasintajn civilizaciojn, kiuj kolapsis. Por priskribi la manieron kiel civilizacioj kolapsas, Diamond uzas kvin sociajn faktorojn kiuj inkludas: media damaĝo, klimata ŝanĝo, malamikaj etnoj kaj malkresko en komerco kiel rezulto de la mediaj problemoj. La civilizoj kiujn Diamond priskribas en tiu sekcio estas:
- Paskinsulo (civilizacio kiu tute kolapsis pro media damaĝo).
- Pitkarna Insulo en Polinezio (media damaĝo kaj komerca malkresko).
- Ansazi homoj el la hodiaŭa sudokcidenta Usono (media damaĝo kaj klimata ŝanĝo).
- La majaoj de la centramerika regiono (media damaĝo, klimata ŝanĝo, kaj malamikaj najbaroj).
- La nornoj kiuj vivis en Gronlando (media damaĝo, perdo de komercaj rilatoj, klimata ŝanĝo, malamikaj najbaroj kaj la malvolo ŝanĝi antaŭ socia rompo).
- Finfine, Diamond diskutas tri sukceshistoriojn de la pasinteco:
- La malgranda insulo de Tikopia situanta en sud-okcidento de la Pacifika Oceano.
- La agrikultura sukceso de la centra regiono de Nov-Gvineo.
- La administrado de arbaroj dum la Edo-epoko en Japanio.
- La tria parto temigas modernan socion:
- La ruanda genocido en la 1990-aj jaroj, laŭ Diamond estis parte kaŭzita de troloĝiĝo.
- La politika kaj socia fiasko de Haitio kompare kun la relativa sukceso de la Dominika Respubliko, kiuj ambaŭ dividas la insulon Hispaniolo.
- La problemoj kiuj atendas la evoluantan landon de Ĉinio.
- La problemoj kiuj atendas la evoluintan landon de Aŭstralio.
- La kvara parto resumas la esploradon kaj diskutas temojn kiel komerco kaj tutmondiĝo, kaj praktikaj lecionoj kiuj povas esti lernitaj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Jared Diamond, Collapse: How Societies Choose to Fail or Survive, Penguin Books, 2005 and 2011 (ISBN 978-0-241-95868-1)
Eksteraj ligiloj
- Le teksto de la libro (angle) estas senkoste havebla
- Kolapso en la retejo de Reta Komputila Biblioteka Centro (angle Online Computer Library Center, mallongigita OCLC)
- La unua ĉapitro