Kolaĝo aŭ kungluaĵo estas artaĵo ricevita per kombino de ŝiritaj, rompitaj aŭ eltranĉitaj pecoj el diversaj materialoj (papero, ŝtofo, lado, ktp.), kun diversaj formoj kaj koloroj, libere aranĝitaj kaj algluitaj, aŭ alimaniere alfiksitaj, sur iu bazo.
Tiu tekniko iĝis populara sekvante la verkojn de la kubistoj, precipe Georges Braque kaj Pablo Picasso. La tekniko ankaŭ estis ofte uzita fare de la dadaistoj kaj similaj artistoj (Max Ernst kaj Kurt Schwitters).
Galerio
Eksteraj ligiloj
- Evgeni Georgiev: LUKSEMBURGO: Strebo al la efika figuro el Monato (gazeto) (2003/12, p.24)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.