Kolĥozo (ruse колхоз [kolĥoz]; mallongigo de коллективное хозяйство [kolektivnoje ĥozjajstvo] "kolektiva bieno") estis unu el ĉefaj manieroj de agrikulturado en Sovetunio (apude de sovĥozoj).
La kolĥozo estis agrikultura (produkta) kooperativo, laboranta sur ŝtataj agroj en la Sovetunio. La kolĥozanoj estis salajritaj laŭ la kvalito kaj kvanto de la plenumita laboro.
Historio
Ĝi estiĝis amase ekde 1929 per amasa perforta kolektivigo de la kamparanoj. La ŝtata potenco aperis tra la desupre nomumita kolĥoza prezidanto. Alia ŝtata metodo estis por la kontrolo la funkciigo de la maŝinluaj stacioj (traktoroj, kombajnoj) ĝis 1958, kiujn povis lui la kolĥozoj kontraŭ naturproduktaj kompensoj. La kamparanoj povis ricevi agreton post 1935 por ĉedoma kultivado (tia ĉedoma produktado donadis ĝis 90% de produktado de multaj specoj de legomoj).
Ekde 1949, oni kuntiris kolĥozojn al pli grandaj. Ekde 1958 oni ĉesigis la ŝtatan fukciigon de la maŝinluaj stacioj, tiel la kooperativoj mem devis organizi la ekipadon per agrikulturaj maŝinoj. Pligrandigitaj kolĥozoj povis havi proprajn maŝinojn.
En 1961, oni fiksis la produktajn kvotojn, kiun la ŝtato aĉetis en fiksa prezo. La plusproduktojn oni povis vendi sur la merkato.
Post kolapso de la Sovetunio kaj soveta ŝtata sistemo (1990–91), komenciĝis privatigo de la kolĥozoj. Tamen kolĥozoj kaj sovĥozoj plu ekzistas en moderna Rusio.
Tipaj nomoj
Populara en Sovetunio estis la nomo Kolĥozo je la nomo al Lenin, ekzemple:
- Kolĥozo en Rjazanja provinco fondita en 1930, ekzistas ĝis hodiaŭ
- Fiŝa kolĥozo en Ĥabarovska regiono
- Fiŝa kolĥozo en Kamĉatka provinco + Korjakio, kies ĉefurbo estas Petropavlovsk-Kamĉatskij, posedanta 24 ŝipojn.
Aleksandro Lukaŝenko en la jaroj 1985-1987 estis sekretario de partio en kolĥozo je la nomo al Lenin en Mahilova regiono. En Belorusio ekzistas 10 kolĥozoj je la nomo al Lenin.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2018-11-05) Judaj kolĥozoj en Siberio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-11-06. Alirita 2018-11-06. (historio de judaj kolĥozoj en Tjumena provinco)