![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Kokotraŭstoj aŭ Coccothraustes estas genro de grandaj fringedoj kiu enhavas la tri jenajn speciojn:
- Eŭropa kernorompulo aŭ simple Kernorompulo – Coccothraustes coccothraustes
- Vespera kokotraŭsto – Coccothraustes vespertinus
- Centramerika kokotraŭsto – Coccothraustes abeillei
Temas pri grandaj, fortikaj, mallongvostaj specioj, ĉirkaŭ 18 cm longaj, kun dikaj povegaj bekoj por rompi la fruktokernojn. Ili estas fortaj specioj, kaj eĉ la du nordaj specioj kutime migras nur el la plej malvarmaj partoj de siaj teritorioj.
La Vespera kokotraŭsto de Nordameriko kaj la Centramerika kokotraŭsto de evidente Centrameriko estas tre proksime rilataj, kaj foje estas klasataj en la genro Hesperiphona, sed estas nuntempe lokataj kutime en la sama genro kun la Eŭrazia kokotraŭsto.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.