Kokia frankolino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Francolinus coqui (Smith, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Kokia frankolino (Francolinus coqui aŭ Peliperdix coqui) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj.
Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Angolo, Bocvano, Burundo, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Etiopio, Gabono, Kenjo, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Namibio, Niĝero, Niĝerio, Ruando, Sudafriko, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.
Temas pri birdo kun rimarkinda ruĝecbruna kapo, nigreca orelareo makulo, malhelgrizaj flugiloj, kaj blankecaj subaj partoj tre fajne kaj markate striecaj horizontale per nigreca strieco en kolo, brusto kaj flankoj; la kruroj estas flavecaj kaj la beko nigreca.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Francolinus coqui. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.