Kodekso klaromontana | |||||
---|---|---|---|---|---|
kodekso • manuskripto | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | antikva greka lingvo | ||||
Eldonado | |||||
| |||||
MNUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO | |
“KODEKSO KLAROMONTANA” | |
formo = onciala | |
numwro = 06 | |
simbolo = Dp | |
teksto = precipe Leteroj de Paŭlo inkluzive de la Letero al la Hebreoj | |
datado = 5-a aŭ 6-a jarcento | |
lingvo = greka kaj latina (diglotismo) | |
trovita = en Clermont-Ferrand, iniciate de Teodoro Beza | |
dimensio = 245 x 195 mm | |
teksta tipo = okcidenta | |
noto = estas entenata materialo nekanona | |
konservo = ĉe la Nacia Biblioteko de Francio |
Kodekso Klaromontana simbolita, laŭ la sistemo Gregory-Aland, Dp aŭ 06, estas greka-latina kodekso onciala de la Nova Testamento paleografie datiĝanta je la 5-a aŭ 6-a jarcentoj. Ĝi ricevas la nomon el la franca urbeto Clermont-Ferrand, kie la serĉanto kalvinista Teodoro di Beza ĝin malkovris.
Priskribo
La kodekso origine enhavas integre la Paŭlajn epistolojn, kun la epistolo al la Hebreoj sur 553 pergamenaj folioj kun formato 24,5 x 19,5 cm. La teksto etendiĝas sur unusola kolumno ĉiupaĝa de 21 linioj.[1]
Plue la Klaramontana entenas ankaŭ la Catalogus Claromontanus, aranĝitan en okcidento en la 4-a jarcento, en kiu estas listo de la libroj konsideritaj kanonaj de la Nova [2]kaj Malnova Testamentoj kun la indiko de la nombro de linioj komponantaj ĉiun verkon.[3] Krom tiuj libroj ĝuste konsideritaj kanonaj, la listo inkluzivas la Trian leteron de Paŭlo al la Korintanoj, Apokalipson de Petro, Leteron de Barnabaso kaj la Paŝtiston de Hermaso.[4]
Nun ĝi estas konservita ĉe la Nacia Biblioteko de Francio (Gr. 107).[1]
La manuskriptoj estis ekzamenitaj, interalie, de Johann Jakob Griesbach kaj de Constantin von Tischendorf, kiu editoris la grekan tekston. Paul Sabatier editoris la latinan tekstojn dum Johann Gottfried Jakob Hermann publikigis tekstojn de la palimpsestoj.
Notoj
- 1 2 Kurt Aland, Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. 2. Aufl. Stuttgart 1989, p. 119.
- ↑ Ĝi tamen preterlasas la paŭlan leteron la la Filipianoj, la unuan kaj duan al Tesalonikanoj kaj tiu al la Hebreoj
- ↑ Wilhelm Schneemelcher, Robert McLachlan Wilson, New Testament Apocrypha: Gospels and related writings, Westminster John Knox Press, 2003, ISBN 0-664-22721-X, p. 37.
- ↑ Du palimpsestoj entenas, subskribite, erojn de Fetonto de Eŭripido
Bibliografio
- W. H. P. Hatch, The Principal Uncial Manuscripts of the New Testament, 1939, The University of Chicago Press, Chicago.
- Bruce Metzger, The Text of the New Testament: Its Transmission, Corruption and Restoration, Oxford University Press 1968, pp. 49-51.
- Trobisch, David, The Oldest Extant Editions of the Letters of Paul Arkivigite je 2005-02-16 per la retarkivo Wayback Machine 1999 (e-text online).
- Berschin, Walter, "Greek Manuscripts in Western Libraries" ch. 6 of Greek Letters and the Latin Middle Ages: From Jerome to Nicholas of Cusa: diglot mss in the West.
Vidu ankaŭ
- Manuskriptoj de la Nova Testamento
- Oncialaj manuskriptoj de la Nova Testamento
Eksteraj ligiloj
- Codex Claromontanus D (06): en la Encyclopedia of Textual Criticism
- Michael D. Marlowe, Bible Research: Kodekso Klaromaontana
- Michael D. Marlowe, Bible Research: Kodekso Klaromontana: aneksita katalogo
- List of New testament codices: Kodekso Klaromontana
- Codex Bezae and Codex Claromontanus Arkivigite je 2012-02-08 per la retarkivo Wayback Machine (franclingva)
Aliaj projektoj
Kodeksoj de la Nova Testamento