Kodansha | |||||
---|---|---|---|---|---|
libroeldonejo • eldonejo vd | |||||
Dum | 1909 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | japania akciofirmao | ||||
Sidejo | Bunkjo-kvartalo | ||||
Lando | Japanio | ||||
Dungitoj | 945 (stato: aprilo 2022) | ||||
Agokampo | libro | ||||
ISIN-kodo | JP3288600004 | ||||
filiaj kompanioj | King Record Co. Ltd. • Ichijinsha • Kodansha Ranobe Bunko • K Ranobe Books • Kodansha Bunko • Aoitori Bunko • Kodansha Character Bunko • Kodansha X Bunko • Kodansha X Bunko White Heart • Kodansha X Bunko Teens Heart • Kodansha Novels • Kodansha Comics • Kodansha Comics Friend • Kodansha Comics Nakayoshi • Legend Novels • Young Magazine KC • Kodansha Box vd | ||||
Posedataj kompanioj | Ichijinsha • King Records • Magazine Pocket vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Kodansha, A.S. (japane 株式会社講談社, kabuŝiki gajŝia kōdanŝa) estas japana eldonejo kies ĉefoficejo situas en kvartalo Bunkjo, Tokio.[1]
Kodansha estas la plej granda japana eldonejo. Ĝi estas konata pro la eldonado de pluraj manga-gazetoj celantaj malsamajn publikojn, ekzemple Nakayoshi, Afternoon, Evening, Weekly Shōnen Magazine kaj Bessatsu Shōnen Magazine, kaj ankaŭ pro la japana vortaro Nihongo Daijiten kaj diversspecaj magazinoj kiel Gunzō. Kodansha ankaŭ okupiĝas pri la publikigo de manga-volumoj. Ĝi publikigis iujn el la plej tutmonde-konataj mangaoj, ekzemple Kardkaptisto Sakura, Fairy Tail, Sejla Mun, Shingeki no Kyojin, Mermaid Melody aŭ Nanatsu no Taizai.
Historio
En 1909, Seiji NOMA fondis la firmaon, tiame nomata "Dainihon Yubenkai" (大日本雄辯會, "Granda Japana Oratora Societo"). Ekde 1958, oni uzis la nomon Kodansha, el Kodan Club (講談倶楽部), estinta magazino de la kompanio.
Unuafoje ekde la Dua Mondmilito, la enspezoj de Kodansha falis en la jaro 2002 pro la recesio batanta Japanion tiujare.[2] La ĉefa konkurencanto de Kodansha estas la dua plej granda eldonejo de Japanio, nome Shogakukan. En 2003, Kodansha enspezis 167 mil milionojn da enoj, kompare kun 150 mil milionoj enspezitaj de Shogakukan.
Kodansha sponsoras la prestiĝan Manga-premion Kodansha, kiu okazas ĉiujare ekde 1977 (fakte, ekde 1960 sub aliaj nomoj).[3]
Gazetoj
- Afternoon
- Comic Bom Bom
- Morning
- Shōnen Magazine
- Shukan Gendai
Referencoj
- ↑ "Company Overview Archived 2011-04-26 at the Wayback Machine." Kodansha. Retrieved on April 5, 2011. Address: 12-21, Otowa 2-chome, Bunkyo-ku, Tokyo 112-8001, Japan. Arkivita el la originalo je 2011-04-26. Alirita 2022-04-28.
- ↑ S. Noma (Hrsg.): Kōdansha, Ltd. In: Japan. An Illustrated Encyclopedia. Kodansha, 1993.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-02. Alirita 2022-04-28.