Kocsola [koĉola] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Dombóvár.
Bazaj informoj
- Areo: 33 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.5292/18.1791
- Loĝantaro: 1430
- Poŝtkodo: 7212
- Telefonprefikso: 74
Situo
Kocsola situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Kaposvár, laŭ fervojo (nuntempe jam aŭtobusoj trafikas) Lepsény-Dombóvár. La lasta troviĝas 20, Tamási 18 km-ojn for.
Historio
Pli frue romianoj vivis tie. Dum la turka erao Kocsola senhomiĝis. La refondiĝo en 1740 okazis. Alvenis ankaŭ germanoj, kiuj parte estis deportitaj post la 2-a mondmilito.
Vilaĝservoj estas: lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, gastejo, restoracio.
Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna
Famuloj
En Kocsola naskiĝis skulptisto Géza Samu.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.