Kobeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
| |||||
granda urbo kun esceptoj • ĉefurbo de gubernio de Japanio • urbego • havenurbo • urbo de Japanio • konferenca kaj turisma urbo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Insulo | Honŝuo | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
gubernio | gubernio Hiogo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 650-8570 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 521 707 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 756 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 41′ N, 135° 12′ O (mapo)34.690166666667135.19544444444Koordinatoj: 34° 41′ N, 135° 12′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 552,23 km² (55 223 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kobe [+] | |||||
Kobeo[1] (japane
Kobeo rangas sur la 49-a loko, antaŭ Tokio, en Quality of living city de Mercer en 2019[2].
estas urbo de Japanio. Ĝi situas en suda parto de la gubernio Hiogo, en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas en la centro de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 1 521 707 loĝantoj sur areo de 552 230 000 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².
La teritorio havas komunan limon kun Akashi, Miki, Sanda, Takarazuka, Niŝinomija, Aŝija kaj Inami.
Geografio
Lokiĝo: Arkivigite je 2007-01-04 per la retarkivo Wayback Machine Kobeo situas sur ebenaĵo laŭ la maro.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. En la 4-a jarcento tiu haveno donis eniradon de ĉina kaj korea kulturoj kaj sciencoj. En 1180 la urbo provizore estis ĉefurbo. En 1868 la enhavo donis uzadan permeson al eŭropaj ŝipoj. En 1945 Usono bombardadis la urbon. En 1995 okazis granda tertremo tie. Mortis pli ol 6.000 homoj, senhejmiĝis 300.000, kaj detruiĝis multe da la haveno.
Ekonomio
La plej grava estas produktado de ŝipoj. Aliaj okupiĝas pri ŝtaloj, teksaĵoj, plastoj kaj nutraĵoj. Estas fama bovoviando el Kobeo, speciale mola.
Klimato
Kobeo troviĝas en modera klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 16 °C, tio estas dum julio kaj aŭgusto 27 °C. En januaro la temperaturo estas iomete sub frostopunkto. Jare pluvas po 1316 mm. La plej ofte en junio estas pluvoj.
Sportoj
- la sporta klubo Vissel Kobe, estas aparte sukcesa pri futbalo: la 1-a vira teamo konkras en la Japana Profesia Futbala Ligo
En la jaro 1991 Kobe ludis la rolon de gastiganto pri ABC-ĉampioneca turniro por 1991, kiu estis Azia Ĉampioneca Turniro de Korbopilko. Ĝi donis al venkintoj kvalifikon partopreni en korbopilka turniro de someraj olimpikoj en 1992.
Vidindaĵoj
Ĝemelurboj
- Seattle, Usono (1957)
- Marseille, Francio (1961)
- Kanpur, Barato (2010)
- Rio de Janeiro, Brazilo (1969)
- Rigo, Latvio (1974)
- Brisbane, Aŭstralio (1985)
- Barcelona, Hispanio (1993)
- Fajsalabad, Pakistano (2000)
- Bam, Irano (2008)
- Pisco, Peruo (2007)
- Haifa, Israelo (2004)
- Johanesburgo, Sud-Afriko (2007)
- Inĉon, Sud-Koreio
Kobeo kaj Esperanto
Kobe-Esperanto-Societo (KES) estas Esperantista Grupo en Kobeo.
- Bonvenon al Kobe. Kobe: Kobea Esperanto-Societo, 2021. 21p. 21 cm. Kolorilustrita prezento de la sudjapania metropolo.
Galerio
- Urbocentro Kobe
- Havena panoramo de Kobeo
- Ponto de Kobe
- Kobe-_Port_-_Tower
- urba fotaro
- Haveno de Kobeo dum krepusko
- Arima-Onsen.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj