Koš | |
hungare: Kós, germane: Andreasdorf | |
municipo | |
Oficiala nomo: Koš | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Prievidza |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Horná Nitra |
Rivero | Nitra |
Situo | Koš |
- alteco | 312 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 44′ 42″ N 18° 34′ 44″ O / 48.74500 °N, 18.57889 °O (mapo) |
Areo | 13,585871 km² (1 358,59 ha) |
Loĝantaro | 1 173 (31.12.2010) |
Denseco | 86,34 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1367 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 972 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-46 |
Aŭtokodoj | PD |
NUTS | 514110 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Koš | |
Retpaĝo: www.obec-kos.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Koš (hungare Kós [kOŝ], germane Andreasdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Koš situas laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero), inter urboj Prievidza kaj Nováky, inter fervojo kaj aŭtovojo. Prievidza troviĝas nur je 3 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1367 en germana formo "Andreasdorf". En 1681 Emeriko Thököly disrabis la vilaĝon. En 1828 loĝis tie 634 vilaĝanoj en 91 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kós 1238 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Prievidza, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Koš 881 homoj, (867 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Andreo de 1409
- kapelo omaĝe al (Sepdolora) Dipatrino de 1808
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.