- Tiu ĉi artikolo temas pri kondukisto. Pri aliaj signifoj temas artikolo Koĉero (apartigilo).
Koĉero[1] - laŭ la germana vorto Kutscher - estas la kondukisto de ĉevalveturilo. La koĉero sidas sur la kondukbenko de kaleŝo aŭ alia ĉevalveturilo. La ilaro de koĉero konsistas el gantoj, antaŭtuko, kapvesto kaj longa vipo.
Multaj modernaj koĉeroj veturas laŭ la sistemo disvolvita de Benno von Achenbach (1861-1936). Ekzistas edukoj por fariĝi koĉero kaj akiri koĉerpermesilon per ekzameno.
Oni ne ĉiam bezonas tian permesilon por ĉevalveturilon en multaj landoj ĝi ne necesas por konduki ĉevalveturilon.
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2019-05-31) Koĉero, ek!. Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-06-02. Alirita 2019-06-02. (pri la koĉeroj de Tjumeno)
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.