Kluzo Lehnitz | |||
Labortempoj | |||
Laboras
|
7:00 - 18:00 l 8:00 - 22:00 d | ||
Diversaj datumoj | |||
loko kaj profundo |
ĉe la signo 28,6 km de la akvovojo Havel-Odro ↓2,5 m | ||
Longeco kaj larĝeco | ↕ 125,00 m ↔ 11,92 m | ||
Rapideco kaj apudaj kluzoj |
▲ 6 km/h | ||
Situo | |||
---|---|---|---|
Akvovojo | akvovojo Havel-Odro | ||
Geografia situo | 52° 46′ 5″ N, 13° 16′ 48″ O (mapo)52.76805555555613.28Koordinatoj: 52° 46′ 5″ N, 13° 16′ 48″ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Bildo de la kluzo | |||
![]() | |||
Respondeco | |||
Telefono | +49 - 33 01 - 808010 | ||
Respondeca | WSA Eberswalde | ||
La kluzo Lehnitz - germane Schleuse Lehnitz, prononco pli-malpli [ŜLOJze LE:nic] - estas kluzo de la akvovojo Havel-Odro en la federacia lando Brandenburgio de Germanio. Ĝi havas sian nomon laŭ la parto Lehnitz de la urbo Oranienburg.
Historio
La kluzo, la dua sur ĉi tio loko, estis konstruita en la jaro 1940 kaj estis 134 m longa. La utiligebla longeco de la baseno estis reduktita pro la apliko de rimedo kontraŭ kolisioj.
La transiro de kargoŝipo daŭras 15 minutojn. Se estas sportaj boatoj kune kun kargoŝipoj la transiro daŭras 40 ĝis 45 minutojn ĉar la boatoj bezonas tempon por trovi konvenan lokon kaj fiksi la ŝnurojn. Sportaj boatoj estas inter aprilo kaj oktobro kun pinto en julio kaj aŭgusto.
Ĉiu transiro signifas perdon de akvo por la vertotenejo de la Oder-Havel-Kanal, kiu dependas de la alfluo per la Obere-Havel-Wasserstraße (OHW) kaj de la Müritz-Havel-Wasserstraße (MHW). Dum sekaj someroj la akvo estas malabunda kaj la nombro de transiroj estas reduktita.
Eksteraj ligiloj
- la akvotransporta oficejo Eberswalde pri la kluzo Arkivigite je 2008-03-28 per la retarkivo Wayback Machine (germane)