Klubo de Madrido
emblemo
neprofitcela organizaĵo
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido, Hispanio
Ĉefestro(j) Danilo Türk vd
Retejo Oficiala retejo

La Klubo de Madrido estas sendependa neprofitcela organizaĵo kreita por antaŭenigi demokration kaj politikan ŝanĝon en la internacia komunumo. Ĝiaj membroj estas 89 eksaj prezidantoj kaj ĉefministroj de 58 landoj, kaj sekve la Klubo de Madrido estas la plej granda monda forumo de eksaj ŝtatestroj kaj registarestroj.

Inter ĝiaj ĉefaj celoj estas la plifortigo de la demokratiaj institucioj kaj la konsilado pri solvo de politikaj konfliktoj en du ŝlosilaj areoj: demokratia gvidado de ŝtatoj, respektive regado de kaj respondo al ŝtataj krizoj kaj post-krizaj situacioj.

La Klubo de Madrido kunlaboras kun registaroj, inter-registaraj organizaĵoj, la civila socio, kleruloj respektive sciencistoj, kaj reprezentantoj de la ekonomia mondo, por kuraĝigi dialogon cele la sociaj kaj politikaj ŝanĝoj. La Klubo de Madrido ankaŭ laboras en serĉo pri efikaj metodoj por havigi teknikajn konsilojn kaj rekomendojn al sendependiĝantaj ŝtatoj cele al establigo kaj plifortigo de demokratiaj strukturoj tie.

Listo de nuntempaj membroj

nomo aĝo nacieco partio (eks)oficoj
Valdas Adamkus97 Litoviosenpartiaprezidanto de Litovio (1998-2003, 2004-2009)
Esko Aho69 FinnlandoFinnlanda Centroĉefministro de Finnlando (1991-1995)
Martti Ahtisaari86 FinnlandoFinnlanda socialdemokratia partioprezidanto de Finnlando (1994-2000)
Abdul Karim Ali Al-Irjani89 Norda Jemeno
 Jemeno
Ĝenerala Popola Kongresoĉefministro de Norda Jemeno (1980-1983)
ĉefministro de Jemeno (1998-2001)
Sadik Al-Mahdi88 SudanoUmmaĉefministro de Sudano (1966-1967, 1986-1989)
Óscar Arias83 KostarikoNacia Liberiga Partio (NLP)prezidanto de Kostariko (1986-1990, 2006-2010)
Álvaro Arzú78 GvatemaloPartio Avanciga Nacia (PAN)prezidanto de Gvatemalo (1996-2000)
Patricio Aylwin97 † ĈilioKristandemokrata Partio de Ĉilioprezidanto de Ĉilio (1990-1994)
José María Aznar71 HispanioPopola Partio (Hispanio)ĉefministro de Hispanio (1996-2004)
Michelle Bachelet72 ĈilioSocialista Partio de Ĉilioprezidanto de Ĉilio (2006-2010)
direktoro de la UN-institucio UN Women /
ONU Femmes / ONU Mujeres
(2010–nun)
Belisario Betancur101 KolombioKonservativa Partio de Kolombioprezidanto de Kolombio (1982-1986)
Carl Bildt74 SvedioLa Moderulojĉefministro de Svedio (1991-1994)
Alta Reprezentanto por
Bosnio kaj Hercegovino (1995-1997)
Valdis Birkavs81 LatvioLatvia Vojoĉefministro de Latvio (1993-1994)
Kjell Magne Bondevik76 NorvegioKristandemokrata Partio de Norvegioĉefministro de Norvegio (1997-2000, 2001-2005)
Gro Harlem Brundtland84 NorvegioLaborista Partio (Norvegio)ĉefministro de Norvegio (1981, 1986-1989, 1990-1996)
ĝenerala direktoro de la
Monda Organizaĵo pri Sano (1998-2003)
John Bruton76 Irlando Fine GaelTaoiseach
(ĉefministro de Irlando)
(1994-1997)
ambasadoro de la Eŭropa Unio en Usono (2004-2009)
Kim Campbell77 KanadoKonservisma Partio (Kanado)ĉefministro de Kanado (1993)
Fernando Henrique Cardoso92 BraziloPartio por la Brazila Social-Demokratioprezidanto de Brazilo (1995-2002)
Jimmy Carter99 UsonoDemokrata Partio (Usono)prezidanto de Usono (1977-1981)
Aníbal Cavaco Silva84 PortugalioSocialdemokrata Partio (Portugalio)prezidanto de Portugalio (2006–nun)
Joaquim Chissano84 MozambikoFRELIMOprezidanto de Mozambiko (1986-2005)
Jean Chrétien90 KanadoLiberala Partio de Kanadoĉefministro de Kanado (1993-2003)
Bill Clinton77 UsonoDemokrata Partio (Usono)prezidanto de Usono (1993-2001)
Filip Dimitrov69 BulgarioUnio de Demokratiaj Fortoj (Bulgario)ĉefministro de Bulgario (1991-1992)
Luísa Diogo65 MozambikoFRELIMOĉefministro de Mozambiko (2004-2010)
Leonel Fernández70 Dominika RespublikoPartio por la Liberio de Domingo (PLD)prezidanto de Domingo (1996-2000, 2004–2012)
 
José María Figueres
 
69 KostarikoNacia Liberiga Partio (NLP)prezidanto de Kostariko (1994-1998)
Vigdís Finnbogadóttir93 Islandosenpartiaprezidanto de Islando (1980-1996)
Vicente Fox81 MeksikoMeksika Partio pri Agado Naciaprezidanto de Meksiko (2000-2006)
Eduardo Frei Ruiz-Tagle81 ĈilioKristandemokrata Partio de Ĉilioprezidanto de Ĉilio (1994-2000)
Fukuda Yasuo87 JapanioLiberal-Demokrata Partio (Japanio)ĉefministro de Japanio (2007-2008)
César Gaviria77 KolombioLiberala Partio Kolombiaprezidanto de Kolombio (1990-1994)
[ĝenerala sekretario de la
Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (1994-2004)
Amine Pierre Gemayel82 LibanoLibana Socialdemokrata Partio (Kata'eb)prezidanto de Libano (1982-1988)
Felipe González82 HispanioHispana Laborista Socialista Partioĉefministro de Hispanio (1982-1996)
Miĥail Gorbaĉov93 Rusio
 Sovetunio
Komunista Partio de Sovetunio (ĝis 1991)ĝenerala sekretario de la
Komunista Partio de Sovetunio (1985-1991)
prezidanto de la Supera Soveto de Sovetunio /
de Sovetunio (1988-1991)
António Guterres74 PortugalioSocialista Partio de Portugalioĉefministro de Portugalio (1995-2002)
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (2005–nun)
B. J. Habibie87 IndonezioGolkarprezidanto de Indonezio (1998-1999)
Han Seung-soo87 Sud-KoreioHannara (ekde 2012 nomata Saenuri)ĉefministro de Sud-Koreio (2008-2009)
Diego Hidalgo Schnur81 Hispaniosenpartiaestrarano de la amaskomunikila entrepreno PRISA
fondinto de la Klubo de Madrido
Osvaldo Hurtado84 EkvadoroKristandemokrata Unio de Ekvadoroprezidanto de Ekvadoro (1981-1984)
Helmut Kohl93 Germanio
 Okcidenta Germanio
Kristandemokrata Unio de GermanioKanceliero de Okcidenta Germanio (1982-1990)
Kanceliero de Germanio (1990-1998)
Horst Köhler81 GermanioKristandemokrata Unio de Germanioprezidanto de Germanio (2004-2010)
Wim Kok85 NederlandoPartij van de Arbeidĉefministro de Nederlando (1994-2002)
Alpha Oumar Konaré78 MalioAlianco por Demokratio en Malio (ADEMA-PASJ)prezidanto de Malio (1992-2002)
prezidanto de la Komisiono de la Afrika Unio (2003-2008)
Milan Kučan83 Slovenio
 Jugoslavio
slovenia branĉo de la Komunista Partio de Jugoslavio (ĝis 1990)
senpartia (ekde 1990)
prezidanto de Slovenio (1991-2002)
John Kufuor85 GanaoNova Patriota Partio (NPP) de Ganaoprezidanto de Ganao (2001-2009)
prezidanto de la Afrika Unio (2007-2008)
Chandrika Kumaratunga78 SrilankoPartio por Libero de Srilankoprezidanto de Srilanko (1994-2005)
Aleksander Kwaśniewski69 Pollandosenpartia (ekde 1995)prezidanto de Pollando (1995-2005)
Luis Alberto Lacalle82 UrugvajoPartio Nacia de Urugvajoprezidanto de Urugvajo (1990-1995)
Ricardo Lagos86 ĈilioPartio por Demokratio (PPD) de Ĉilioprezidanto de Ĉilio (2000-2006)
Zlatko Lagumdžija68 Bosnio kaj HercegovinoSocialdemokratia Partio de Bosnio kaj Hercegovinoĉefministro de Bosnio kaj Hercegovino (2001-2002)
Lee Hong-Koo68 Sud-KoreioSaenuriĉefministro de Sud-Koreio (1994-1995)
Ruud Lubbers84 NederlandoKristandemokrata Apeloĉefministro de Nederlando (1982-1994)
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (2001-2005)
António Mascarenhas Monteiro80 KaboverdoMovado por Demokratio (MPD) de Kabo-Verdoprezidanto de Kabo-Verdo (1991-2001)
Ketumile Masire Quett Masire98 BocvanoBocvana Demokrata Partioprezidanto de Bocvano (1980-1998)
Tadeusz Mazowiecki96 PollandoCivitana Komitato de sindikato Solidareco (KOS) (1980-1991)
Unio Demokrata (UD, antaŭaĵo de DP) (1991-1994)
ĉefministro de Pollando (1989-1991)
Thabo Mvuyelwa Mbeki81 Sud-AfrikoAfrika Nacia Kongresoprezidanto de Sud-Afriko (1999-2008)
Rexhep Meidani79 AlbanioSocialista Partio de Albanioprezidanto de Albanio (1997-2002)
Benjamin Mkapa85 TanzanioChama Cha Mapinduziprezidanto de Tanzanio (1995-2005)
Festus Mogae84 BocvanoBocvana Demokrata Partioprezidanto de Bocvano (1998-2008)
Olusegun Obasanjo87 NiĝerioPopola Demokrata Partio (PDP) de Niĝerioĉefo de la federacia armea registaro de Niĝerio (1976-1979)
prezidanto de Niĝerio (1999-2007)
Roza Otunbajeva73 KirgizioSocialdemokratia Partio de Kirgizio (2007-2010)prezidanto de Kirgizio (2010-2011)
Anand Panyarachun91 Tajlandosenpartiaĉefministro de Tajlando (1991-1992)
Andrés Pastrana Arango69 KolombioKolombia Konservativa Partioprezidanto de Kolombio (1998-2002)
P. J. Patterson88 JamajkoPopola Nacia Partio (PNP) de Jamajko (until 2011)ĉefministro de Jamajko (1992-2006)
Javier Pérez de Cuéllar104 PeruoUnio por Peruo (UPP)Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (1982-1991)
ĉefministro de Peruo (2000-2001)
Romano Prodi84 ItalioDemokrata Partio de Italioprezidanto de la Eŭropa Komisiono (1999-2004)
ĉefministro de Italio (1996-1998, 2006-2008)
Jorge Quiroga63 BolivioPODEMOS Bolivioprezidanto de Bolivio (2001-2002)
Fidel V. Ramos96 FilipinojLakas - Kristan-Islamaj Demokratojprezidanto de la Filipinoj (1992-1998)
Poul Nyrup Rasmussen80 DanioDana socialdemokratia partioĉefministro de Danio (1993-2001)
Mary Robinson79 Irlandosenpartiaprezidanto de Irlando (1990-1997)
Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj (1997-2002)
José Luis Rodríguez Zapatero63 HispanioHispana Laborista Socialista Partioprezidanto de la registaro de Hispanio (2004-2011)
Petre Roman77 RumanioFronto de Savo Nacia (FSN) de Rumanio (1989-1991)ĉefministro de Rumanio (1989-1991)
Jorge Sampaio84 PortugalioSocialista Partio de Portugalioprezidanto de Portugalio (1996-2006)
Gonzalo Sánchez de Lozada93 BolivioMovado Naciisme Revolucia (MNR)prezidanto de Bolivio (2002-2003)
Julio María Sanguinetti88 UrugvajoPartido Coloradoprezidanto de Urugvajo (1985-1990, 1995-2000)
Jenny Shipley72 Nov-ZelandoNacia Partio de Nov-Zelandoĉefministro de Nov-Zelando (1997-1999)
Fouad Siniora80 Libanoتيار المستقبل, (Movado de la Futuro)ĉefministro de Libano (2005-2009)
Mário Soares99 PortugalioSocialista Partio de Portugalioĉefministro de Portugalio (1976-1978)
prezidanto de Portugalio (1986-1996)
Adolfo Suárez91 HispanioHispana Falango(until 1977)
Unión de Centro Democrático (1977-1982)
prezidanto de la registaro de Hispanio (1976-1981)
Hanna Suchocka77 PollandoUnia Demokratyczna (UD)ĉefministro de Pollando (1992-1993)
Alejandro Toledo78 PeruoPerú Posible (PP)prezidanto de Peruo (2001-2006)
Martín Torrijos60 PanamoPartio Revolucie Demokratiaprezidanto de Panamo (2004-2009)
Cassam Uteem83 MaŭricioMaŭricia Milita Movado (MMM)prezidanto de Maŭricio (1992-2002)
Guy Verhofstadt70 BelgioOpen Vlaamse Liberalen en Democratenĉefministro de Belgio (1999-2008)
Vaira Vīķe-Freiberga86 Latviosenpartiaprezidanto de Latvio (1999-2007)
Ernesto Zedillo72 MeksikoRevolucia Institucia Partioprezidanto de Meksiko (1994-2000)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.