Kloroetanata acido
Kemia strukturo de la
Kloroacetata acido
3D Kemia strukturo de la
Kloroacetata acido
Alternativa(j) nomo(j)
Hidrogena unukloroacetato
Kemia formulo
ClH2C-COOH
CAS-numero-kodo79-11-8
ChemSpider kodo10772140
PubChem-kodo300
Fizikaj proprecoj
AspektoSenkoloraj aŭ blankaj kristaloj
Molmaso94.49 g mol−1
Denseco1.58 g/cm3
Refrakta indico 1,4351
Fandopunkto63 °C (145 ; 336 K)
Bolpunkto189.3 °C (372.7 ; 462.4 K)
SolveblecoAkvo:85.8 g/100mL (25 °C)
Solvebla en
Acideco (pKa)2,86
Mortiga dozo (LD50)165 °C mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo126 °C (259 ; 399 K) °C
Memsparka temperaturo< 500 °C (932 ; 773 K)
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 06 – Venena substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS SignalvortoDamaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝojH301+311, H314, H330, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP260, P280, P284, P301+310, P304+340, P305+351+338, P305+351+338
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Kloroacetata acido, hidrogena kloroacetatoClH2C-COOH estas organo-halogenida kombinaĵo, senkolora likvaĵo, derivita el acetata acido, kie unu hidrogenatomo de la metila grupo (-CH3) estas anstataŭata de kloratomo. Ĉi-karboksilata acido estas utila kontrubloko en organikaj sintezoj.

Kiel acido, ĝi estas dek fojojn pli malforta ol formiata acido. Simile, unukloroacetata acido estas proksimume 100 fojojn pli forta ol acetata acido kaj nitroacetata acido. Ĝi uzatas en la produktado de karbokso-metil-celulozo, fenokso-acetata acido, tioglikolata acido, malonatoj, barbituratoj, kafeino, vitamino B,glicino, surfaktantoj, herbicidoj kaj tinkturoj surbaze de indigo.

Sintezoj

Sintezo 1

acetata acido+klorokloroacetata acido+klorida acido

Sintezo 2

3acetata acido+fosfora triklorido3kloroacetata acido+fosfosfino

Sintezo 3

acetata acido+fosfora kvinkloridokloroacetata acido+klorida acido+fosfora triklorido

Sintezo 4

acetata acido+nitrila kloridokloroacetata acido+nitrita oksido

Sintezo 5

acetata acido+sulfurila kloridokloroacetata acido+sulfura duoksido+klorida acido

Sintezo 6

  • Preparado per hidratigo de la fosgeno kun "duazometano":

fosgeno+duazometano+akvokloroacetata acido+klorida acido+nitrogeno

Reakcioj

Reakcio 1

  • Reduktigo de la kloroacetata acido en akva medio:

kloroacetata acidoacetata acido+klorida acido

Reakcio 2

  • Sapigo de la kloroacetata acido:

kloroacetata acido+natria hidroksidonatria kloroacetato+akvo

Reakcio 3

  • Alkohola konvertado de la kloroacetata acido:

kloroacetata acido+metanolometila kloroacetato+akvo

Reakcio 4

  • Estera konvertado de la kloroacetata acido:

kloroacetata acido+fenila acetatofenila kloroacetato+acetata acido

Reakcio 5

kloroacetata acido+amoniakokloroacetamido+akvo

Reakcio 6

kloroacetata acido+jodida acidokloroacetila jodido+akvo

Reakcio 7

  • Varma malkomponado de la kloroacetata acido:

kloroacetata acidoklorida acido+karbona duoksido+etileno

Proprecoj

Unukloroacetata acido uzatas en organika kemio por orto-alkiligo de la salikila aldehido, sekvata de malkarboksiligo de la rezultanta etero estigante benzofuranon.

En industrio, kloroacetata acido uzatas en la produktado de gamo da utilaj komponaĵoj ekzemple de drogoj, tinkturoj kaj pesticidoj. Plejmulto el la reakcioj faras uzon el la alta reakcieco de la ligo C-Cl. Ĝi estas la antaŭaĵo de la herbicido konata kiel glifosato. Aliaj herbicidoj kiel dumetoato preparatas per alkiligo de la kloroacetata acido.

Kloroacetata acido konvertiĝas en kloroacetila klorido, kiu estas antaŭaĵo de la epinefrino. La dislokigo de la klorido per la sulfido donas tioglikolatan acidon, uzatan kiel stabiliganto de PVC kaj kiel komponaĵo de kelkaj kosmetikaĵoj. Ĝi estas larĝe uzata en la preparado de la densigagento por karbokso-metila celulozo[1] kaj modifita amelo[2].

Literaturo

Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido

Referencoj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.