Kloako estas aro de tuboj kaj tubegoj por forfluigi rub- kaj pluvakvon tra subteraj kanaloj.
Estas parto de la kloako aldone al la kanalaro ankaŭ kolektejoj, pumpejoj, ktp. La kolektita akvo fluas tra la kloako al akvopurigejo aŭ rekte al rivero aŭ maro.
Laŭ Francisko Azorín kloako estas Kanaleĵo [ĉu por Kanalaĵo aŭ por Kanalejo] por defluigi la malpuraĵojn.[1] Li indikas etimologion el la latina cloaca, el cluo (purigi). Kaj li aldonas la terminojn kloakaro kaj kloakaĵo.[2]
Kloaka akvo (aŭ hejma kloakaĵo aŭ municipa kloakaĵo) estas speco de kloakaĵo kiu estas produktita de komunumo de homoj. Ĝi estas karakterizita per volumeno aŭ indico de fluo, fizika kondiĉo, kemiaj kaj toksaj substancoj, kaj ĝia bakteria statuso (nome kiujn organismojn ĝi enhavas kaj en kiuj kvantoj). Ĝi konsistas plejparte el grizakvo (de lavujoj, kuvoj, pluvperiodoj, vazlaviloj, kaj vestaĵlaviloj), kloakaĵo (la akvo irinta al akvopeliloj, kombinita kun la homa rubo kiun ĝi flulavas for); sapoj kaj lesivoj; kaj neceseja papero (malpli en regionoj kie bideoj estas vaste uzitaj anstataŭe de papero).
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 112.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligiloj
- Instituto por subtera infrastrukturo
- Miksita kloako
- berliner-unterwelten.de Arkivigite je 2007-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Jürgen Gottschalk: La kloako de la metropolo Parizo Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine (pdf-dosiero; prelego 2004)
- En la muzeo de la pariza kloako: viziteblas 500 metroj de la pariza kloako
- Mistero de kloakoj Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine – nzz.ch – formato – dokumento el Parizo