Kliper estas planita reuzebla kosmoŝipo de la rusa kosmofirmao RKK Energija. Oni komence planis ĝin kiel posteulon de kosmoŝipo Sojuz, sed la rusa registaro decidis ne apogi la esploron, evoluigojn de Kliper meze de 2006. La registaro volas pluevoluigi la Sujuz-ojn en kunlaboro kun ESA.
Oni taksas la necesan koston de Kliper ĉ. 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.
Datenoj
Lanĉa maso | 13-14,5 t |
---|---|
Skipo + pasaĝeroj | 2+4 lanĉo / 2+5 mallanĉo |
Longo | 10 m |
Plej granda diametro | 3,9 m |
Enverguro | 8 m |
Pasaĝerejo | 20 m3 |
Mallanĉa maso | 7,1—9,8 t |
Utila maso ĉe lanĉo | 500 kg |
Utila maso ĉe surteriĝo | 300 kg |
Memstara flugtempo (kun 6 pasaĝeroj) | 5 tagoj |
Flugtempo, ligita al orbita unuo | 1 jaro |
Maksimuma gravita ŝarĝo dum surteriĝo | 2,5 G |
Surteriĝa precizeco | 3—15 km |
Lanĉa raketo | Onega, Zenit-2, Angara 3A |
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.