Klezmero (el la jida כּלי־זמיר, klej = instrumento + zemer = kanto; etimologie devenas de la hebreaj vortoj k'li zemer כלי זמר, “muzik-ilo”) estas muzika tradicio kiu fontas el Aŝkenaza kaj Ĥasida juda kulturo. Ĉirkaŭ la 15-a jarcento naskiĝis juda nereligia muzika tradicio disvolvata de muzikistoj, kiujn oni nomis klejzmorim aŭ 'klejzmurim. Ili konstruis la muzikstilon sur pia religia tradicio naskita jam en la Biblia tempo, kaj tiu muzika heredaĵo plu evoluas nuntempe. La klezmera repertuaro konsistas plejparte el dancokantoj por geedziĝaj kaj aliaj festoj. Ĉar la muziko havas radikojn en orient-eŭropa (Aŝkenaza) judismo, ĝiaj kantonomoj, poezio kaj terminoj tipe estas jidalingvaj.
Origine, la vorto klezmer (multenombro: klezmorim) estis uzata pri la muzikiloj, sed ĝi poste evoluis por signifi ankaŭ la muzikistojn. Ĉirkaŭ la mezo de la 20-a jarcento ĝi estis unuafoje uzata kiel nomo de tuta kategorio (ĝenro) de muziko. Komence de la jarcento, en libroj kaj sur diskoj, la stilo estis nomata simple jida muziko. Alia nomo iam uzata estas Frejleĥ- aŭ Frejlaĥ-muziko (el la jida frejleĥ = feliĉa, gaja).
Vidu ankaŭ
|