Klešice | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
municipo en Ĉeĥio | ||||
|
| |||
Flago | Blazono | |||
Administrado | ||||
Statuso | Vilaĝo | |||
Lando | Ĉeĥio | |||
Regiono | Pardubice | |||
Distrikto | Chrudim | |||
Fondita | 1257 (la unua skriba mencio) | |||
Poŝtkodo | 538 03 | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 428 (2023) [+] | |||
Loĝdenso | 92 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Geografia situo | 49° 58′ N, 15° 41′ O (mapo)49.96365890584415.681332431503Koordinatoj: 49° 58′ N, 15° 41′ O (mapo) [+] | |||
Alto | 252 m [+] | |||
Areo | 4,663171 km² (46 6.3 171 ha) [+] | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Klešice [+] | ||||
Vilaĝo Klešice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en milde ondoforma regiono ĉe la rivereto Podolský, 3 km norde de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 428 loĝantoj (2023).
Vilaĝpartoj
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Klešice
- Nákle
Al la vilaĝo apartenas de la jaro 1789 suda parto de domaro Nákle kaj ankaŭ estinta muelejo Lukavec sub Jezbořice. En ebena, milde ondoforma ĉirkaŭaĵo superas herbejoj kaj kampoj uzataj por agrikulturado kaj kreskaĵgenetiko. En Klešice estas haltejo de fervoja linio inter Heřmanův Městec kaj Chrudim.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas en juĝa protokolo el la 5-a de novembro 1257, kie oni parolas pri juĝa atestanto Marquardus de Clessicz (Markvardo de Klešice). En la jaro 1848 estis en Ĉeĥaj landoj nuligita regateco kaj sinjorejoj perdis administran kaj juĝan jurpovon. La korto en Klešice restis en havaĵo de familiaro Kinský ĝis la jaro 1945. En Klešice sur rivereto estis jam en la jaro 1448 tri muelejoj kun akvoradoj, el kiuj du muelejoj konserviĝis ĝis fino de la dua mondmilito. En pasinteco loĝantaro ĉi tie vivtenis sin krom agrikulturado ankaŭ per fiŝbredado, vinkulturado kaj eĉ per martelmaŝinado. De la jaro 1976 estis Klešice urboparto de Heřmanův Městec, sed de la jaro 1992 ĝi ree estas memstara komunumo.
Vidindaĵoj
- En sinjora korto estas interesa malnova grenejo.
- Apud ŝoseo el Heřmanův Městec al Jezbořice estas domo kun preformita fostarĉarpentaĵo, en tiu ĉi regiono rara.
Bibliografio
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj paĝoj de la vilaĝo ĉeĥe
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 1 ĉeĥe Arkivigite je 2017-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 ĉeĥe Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝaro de mikroregiono Heřmanoměstecko 2 - biciklovojoj ĉeĥe Arkivigite je 2017-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Mapo
- Paĝaro de biciklovojo ĉeĥe Arkivigite je 2016-03-14 per la retarkivo Wayback Machine