Klarigo de la klefoj en la manskribaĵo de Johann Sebastian Bach

Klavierbüchlein für Wilhelm Friedemann Bach [Klavarlibro por Wilhelm Friedemann Bach] estas kolekto de malgrandaj komponaĵoj de Johann Sebastian Bach. Bach kompilis la kajeron por sia plej aĝa filo Wilhelm Friedemann Bach. La komponaĵoj estas verkitaj por diversaj klavarinstrumentoj, verŝajne ĉefe por klavikordo kaj klaviceno.

Ekesto

Sur la titolpaĝo Bach notis la 22-an de januaro 1720 kiel komenco de la kolektado. La plej multaj el la enestaj pecoj estas fruaj versioj de la poste kompilitaj kolektoj bontemperita klavarinstrumento kaj invencioj kaj simfonioj. Aldoniĝas kelkaj suitoj de aliaj komponistoj kaj multaj pluaj unuopaj movimentoj, je kiuj kelkfoje la aŭtoreco estas pridisputata; parte temus pri komponprovaĵoj de Wilhelm Friedemann. La movimentoj, kiujn la eldonintoj de Bach-Werke-Verzeichnis kun plejebla certeco povis rilatigi kun Johann Sebastian, tie estis kunigitaj sub la titolo naŭ etaj preludoj (BWV 924 ĝis 932); ankaŭ ilin kelkaj esploristoj atribuas al Wilhelm Friedemann.

Du jarojn poste Bach kompilis tre similan kajeron por sia edzino Anna Magdalena, Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach [Notlibreto por Anna Magdalena Bach], al kiu malmultajn jarojn poste sekvos dua. Por liaj aliaj gefiloj kaj multaj lernantoj analogaj kolektoj ne konserviĝis.

Enhavo

Klarigoj de la ornamaĵoj far Bach en Klavierbüchlein für Wilhelm Friedemann Bach
Eltranĉaĵo el la unua takto de Applicatio C-maĵora, BWV 994. La fingradonumeroj de Bach estas klare ekkoneblaj.

La libro komencas per antaŭparolo entenanta klarigon de la klefoj kaj de la realigo de ornamoj. La pecoj evidente estas ordigitaj pli malpli laŭ instrue senchava sinsekvo. Je la komenco aparte okulfrapas Applicatio C-maĵora (BWV 994) kaj Präludium g-minora (BWV 930), ĉar ili estas la ununuraj konserviĝintaj ekzemploj de memskribitaj fingradoj de Bach. (La ununura alia verko de Bach kun konserviĝintaj fingradinstrukcioj estas preludo C-maĵora BWV 870a, tamen li ne mem skribis ilin, sed eble Johann Caspar Vogler (1696–1765), lernanto de Bach kaj sukcedanto en Vajmaro[1].)

Sekvas kelkaj simplaj unuopaj movimentoj – preludoj, dancoj kaj ĥoralaranĝaĵoj – kaj tiam dek unu preludoj, kiuj poste en priverkata formo estos parto de la bontemperita klavarinstrumento. Post kelkaj pluaj unuopaj movimentoj kaj skizoj sekvas fruaj versioj de duvoĉaj invencioj, post du suitoj de aliaj komponistoj kaj finfine la trivoĉaj invencioj. Bach ordigis tie la invencioj laŭvice de al- kaj desupranta gamo, la preludojn de la posta bontemperita klavarinstrumento kiel gamo dufoje alkreskanta al kvarto.

Superrigardo laŭvice de la manskribaĵo

Antaŭparolo:

  • Claves Signatae“ (klarigo de la klefoj)
  • Explication unterschiedlicher Zeichen, so gewisse manieren artig zu spielen, andeuten.“ (klarigo de la ornamaĵoj)

Unuopaj movimentoj:

  • 1. Applicatio C-maĵora (BWV 994): deksestakta preludeca komponaĵo el gamoj kaj akordoj kun fingradinstrukcioj
  • 2. Präambulum C-maĵora (BWV 924, naŭ etaj preludoj n-o 1)
  • 3. Wer nur den lieben Gott lässt walten (ĥoralpreludo por orgeno, BWV 691a)
  • 4. Preludo d-minora (BWV 926, naŭ etaj preludoj n-o 3)
  • 5. Jesu, meine Freude (ĥoralpreludo por orgeno, BWV 753. Nekompleta)
  • 6. Alemando g-minora (BWV 836. Eble de Wilhelm Friedemann Bach)
  • 7. Alemando g-minora (BWV 837. Fragmento, eble de Wilhelm Friedemann Bach)
  • 8. Präambulum F-maĵora (BWV 927, naŭ etaj preludoj n-o 4)
  • 9. Präambulum g-minora (BWV 930, naŭ etaj preludoj n-o 7)
  • 10. Preludo F-maĵora (BWV 928, naŭ etaj preludoj n-o 5)
  • 11. Menueto 1 G-maĵora (BWV 841, fremda manskribo, eble ne de Johann Sebastian Bach; ankaŭ entenata en Notenbüchlein für Anna Magdalena Bach el 1722.
  • 12. Menueto 2 g-minora (BWV 842, fremda manskribo)
  • 13. Menueto 3 G-maĵora ( BWV 843)

Preludoj el la bontemperita klavarinstrumento, 1-a volumo:

  • 14. Preludo C-maĵora (BWV 846a, frua versio)
  • 15. Preludo c-minora (BWV 847)
  • 16. Preludo d-minora (BWV 851)
  • 17. Preludo D-maĵora (BWV 850)
  • 18. Preludo e-minora (BWV 855a, frua versio)
  • 19. Preludo E-maĵora (BWV 854)
  • 20. Preludo F-maĵora (BWV 856)
  • 21. Preludo C♯-maĵora (BWV 848)
  • 22. Preludo c♯-minora (BWV 849)
  • 23. Preludo e♭-minora (BWV 853)
  • 24. Preludo f-minora (BWV 857)

Suito:

  • 25. Piéce pour le Clavecin, composée par J. C. Richter. – Suito por klaviceno de Johann Christoph Richter[2], enhavas nur du movimentojn: alemando kaj korento.

Etaj preludoj:

  • 26. Preludo C-maĵora (BWV 924a, frua versio de la unua el la naŭ etaj preludoj)
  • 27. Preludo D-maĵora (BWV 925, naŭ etaj preludoj 2)
  • 28. Preludo e-minora (BWV 932, naŭ etaj preludoj 9)
  • 29. Preludo a-minora (BWV 931, naŭ etaj preludoj 8)

Skizo:

  • 30. Dek taktoj de sentitola basvoĉo g-minora (sen ciferado; ne entenata en la Bach-Werke-Verzeichnis)

Fugo:

  • 31. Fugo trivoĉa C-maĵora (BWV 953)

Duvoĉaj invencioj:

  • 32. Präambulum 1 C-maĵora (BWV 772, invencio 1)
  • 33. Präambulum 2 d-minora (BWV 775, invencio 4)
  • 34. Präambulum 3 e-minora (BWV 778, invencio 7)
  • 35. Präambulum 4 F-maĵora (BWV 779, invencio 8)
  • 36. Präambulum 5 G-maĵora (BWV 781, invencio 10)
  • 37. Präambulum 6 a-minora (BWV 784, invencio 13)
  • 38. Präambulum 7 b-minora (BWV 786, invencio 15)
  • 39. Präambulum 8 B♭-maĵora (BWV 785, invencio 14)
  • 40. Präambulum 9 A-maĵora (BWV 783, invencio 12)
  • 41. Präambulum 10 g-minora (BWV 782, invencio 11)
  • 42. Präambulum 11 f-minora (BWV 780, invencio 9)
  • 43. Präambulum 12 E-maĵora (BWV 777, invencio 6)
  • 44. Präambulum 13 E♭-maĵora ( BWV 776, invencio 5)
  • 45. Präambulum 14 D-maĵora (BWV 774, invencio 3)
  • 46. Präambulum 15 c-minora (BWV 773, invencio 2)

Du suitoj:

  • 47. Suito A-maĵora de Georg Philipp Telemann. Tri movimentoj: alemando, korento kaj ĝigo (BWV 824)
  • 48. Partia di Signore Steltzeln, suito por klaviceno g-minora de Gottfried Heinrich Stölzel. Kvar movimentoj: uverturo, itala ario, bureo, menueto. La menueton Bach pliampleksigis per trio (BWV 929, kie ĝi estas prezentata kiel naŭ etaj preludoj 6; ĝi troviĝas ankaŭ en kopio en la 3-a franca suito.

Trivoĉaj simfonioj:

  • 49. Fantazio 1 C-maĵora (BWV 787, simfonio 1)
  • 50. Fantazio 2 d-minora (BWV 790, simfonio 4)
  • 51. Fantazio 3 e-minora (BWV 793, simfonio 7)
  • 52. Fantazio 4 F-maĵora (BWV 794, simfonio 8)
  • 53. Fantazio 5 G-maĵora (BWV 796, simfonio 10)
  • 54. Fantazio 6 A-minora (BWV 799, simfonio 13)
  • 55. Fantazio 7 h-minora (BWV 801, simfonio 15)
  • 56. Fantazio 8 B-maĵora (BWV 800, simfonio 14)
  • 57. Fantazio 9 A-maĵora (BWV 798, simfonio 12)
  • 58. Fantazio 10 g-minora (BWV 797, simfonio 11)
  • 59. Fantazio 11 f-minora (BWV 795, simfonio 9)
  • 60. Fantazio 12 E-maĵora (BWV 792, simfonio 7)
  • 61. Fantazio 13 Es-maĵora (BWV 791, simfonio 5)
  • 62. Fantazio 14 D-maĵora (BWV 789, simfonio 3)
  • 63. Fantazio 15 c-minora (BWV 788, simfonio 2)

Fontoj

  1. Quentin Faulkner: J.S.Bach's Keyboard Technique: A Historical Introduction. Concordia Publishing House, St. Louis 1984.
  2. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. 2. Auflage 2007. S. Fischer, Frankfurt am Main, ISBN 978-3-596-16739-5, Seite 246.

Ligoj eksterajn

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.