Klaviceno (itale: clavicembalo, el latine: clavis - klavo; cymbel - cimbalo) estas pluka korda klavara instrumento, tre populara en la jarcentoj de 15-a ĝis 18-a.
Malsame ol piano, en klaviceno kordojn ne cikigas marteloj, sed pikiloj (tial pluka kordinstrumento). Pro tio sono de klaviceno estas mallonga, mallaŭta kaj malforta.
Specoj de klaviceno
Klaviceno estis multfoje plibonigata kaj konformigata al ia celo. Jen kelkaj "plibonigaĵoj".
- spinedo aŭ klaviceneto- kvinokta, unuklavara, populara en 15-, 16- kaj 17-jarcentaj domoj;
- tabloklaviceno (angle Virginals) - populara en Anglio speco de klaviceno, ĝi havis unu kvaroktan klavaron, ĝia skatolo estis ortangula kaj ĝi ne havis la piedojn (el tio la nomo);
- unuvoĉa klaviceno - dufoje pliigita nombro de kordoj.
Famaj muzikistoj komponintaj por klaviceno
- italaj
- germanaj kaj aŭstriaj
- anglaj
- William Byrd
- John Bull
- Henry Purcell
- Georg Friedrich Haendel (germandevena))
- francaj
- Jacques Champion de Chambonnières
- Louis Couperin
- François Couperin
- Jean-Philippe Rameau
- nederlandaj
- hispanaj
- Antonio Soler y Ramos aŭ Padre Antonio Soler
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.