Klaus Johannis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Klaus Werner Iohannis Klaus Werner Iohannis | |||||
Naskonomo | Klaus Iohannis | ||||
Naskiĝo | 13-an de junio 1959 (64-jaraĝa) en Sibiu | ||||
Religio | Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio vd | ||||
Lingvoj | rumana • angla • germana vd | ||||
Loĝloko | Cotroceni Palace vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio • Socialisma Respubliko Rumanio vd | ||||
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai • Brukenthal-gimnazio vd | ||||
Partio | Partio Nacia Liberala • DFDR • senpartia vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Carmen Iohannis vd | ||||
Infanoj | 0 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | lerneja majstro • politikisto • fizikinstruisto • school inspector • ŝtatreprezentanto • verkisto vd | ||||
Laborkampo | politiko vd | ||||
Aktiva en | Bukareŝto • Sibiu vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Klaus Werner JOHANNIS (rumane Iohannis; naskiĝis la 13-an de junio 1959 en Sibio) estis urbestro de sia naskiĝurbo ĝis 2014 kaj estis elektita en novembro 2014 prezidanto de Rumanio.
Vivo
Johannis diplomitiĝis pri fiziko kaj laboris unue kiel instruisto pri fiziko. Poste li iĝis ĝenerala lerneja inspektisto de la distrikto. En 2000 la partio de la germanlingvanoj, DFDH (Demokratisches Forum der Deutschen in Hermannstadt = demokratia forumo de la germanoj en Sibio), decidis havi propran kandidaton pri urbestreco kaj petis Johannis kandidati. Kvankam la germanlingva parto de la loĝantaro de Sibiu malkreskis al malpli ol 2 procentoj (ĉ. 2000 el 155.000), Johannis sukcesis elektiĝi kiel urbestro.
Li estas la unua germanlingva urbestro de 55 jaroj (lasta germana urbestro estis Alfred DÖRR, de 1940 al 1945).
Kiel urbestro Johannis devis kunlabori kun la reganta partio social-demokrata (PSD). Kvankam li en sia unua ofic-periodo povis nur komenci multajn projektojn, ekzemple la riparadon de la infrastrukturo de Sibio, li estis en 2004 reelektita kun 88,7 % de la voĉoj. Ĉi-foje eĉ lia partio ricevis plimulton en la urba deputitaro.
Johannis sukcesis ligi bonajn kontaktojn al internaciaj instancoj. Li atingis, ke Sibio en 2007 estis, kune kun Luksemburgo, Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
La 20-an de februaro 2013 li membriĝis al la Partio Nacia Liberala (Partidul Naţional Liberal), kaj nur 4 tagojn poste li iĝis ĝia vicprezidanto[1]. En la 16-a de novembro 2014 li elektiĝis Prezidento de Rumanio.[2]
Eksteraj ligiloj
- Hejmpaĝo de la Partio Nacia Liberala de Rumanio.
- Paĝaro prepara al ebla prezidenteco. Arkivigite je 2014-11-17 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
|