Klatovy | |||
germane Klattau, latine: Clattovia | |||
urbo | |||
Urbodomo kun Nigra turo kaj baroka preĝejo sur placo en Klatovy | |||
|
|||
Oficiala nomo: Klatovy | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Klatovy | ||
Administra municipo | Klatovy | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Ŝvihova montetaro | ||
Rivero | Úhlava | ||
Situo | Klatovy | ||
- alteco | 405 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 23′ 47″ N 13° 17′ 49″ O / 49.39639 °N, 13.29694 °O (mapo) | ||
Areo | 80,67 km² (8 067 ha) | ||
Loĝantaro | 22 496 (2023) | ||
Denseco | 278,86 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1253 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 339 01 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0322 | ||
NUTS 5 | CZ0322 555771 | ||
Katastraj teritorioj | 19 | ||
Partoj de urbo | 30 | ||
Bazaj setlejunuoj | 50 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Katastra teritorio de Klatovy
| |||
Vikimedia Komunejo: Klatovy | |||
Retpaĝo: www.klatovy.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Klatovy estas distrikta urbo en la okcidenta parto de Ĉeĥio kaj en ties historia regiono Bohemio. Ĝi situas en la regiono Plzeň kaj en la distrikto Klatovy, proksimume 25 km de la ŝtatlimo kun Germanio kaj 40 km de la germana urbeto Furth im Wald. Vivas ĉi tie 22 496 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Týnec, Kolinec, Mochtín, Předslav, Plánice, Ostřetice, Lomec, Švihov, Vrhaveč, Bolešiny, Obytce, Poleň, Myslovice, Bezděkov, Běšiny kaj Chlistov.
Membrigo de la urbo
Nuntempe Klatovy konsistas el tridek lokaj partoj en naŭ dek katastraj teritorioj. Antaŭe ankaŭ nun memstaraj municipoj Chlistov kaj Obytce estis partoj de la urbo. La teritorio de la urbo ne estas koneksa, du duopoj de katastraj teritorioj (kun du triopoj de registraj partoj de la municipo) kreas du eksklavojn de la urbo.
La ĉefaj partoj de la urbo:
- katastra teritorio (k. t.) Klatovy – partoj Klatovy I (historia kerno), Klatovy II (Pražské Předměstí, norde de la centro), Klatovy III (Domažlické Předměstí, nordokcidente ĝis preskaŭ okcidente de la centro), Klatovy IV (Lubské Předměstí, sude de la centro), Klatovy V (Plánické Předměstí, mallarĝa strio okcidente de la centro), Beňovy (sudokcidenta angulo de la katastra teritorio), Čínov kaj Lažánky (sudorienta angulo de la katastra teritorio), Chaloupky kaj Pihovice (en nordorienta angulo de la katastra teritorio)
Grupo de vilaĝoj en la norda parto de la urbo:
- k. t. Štěpánovice u Klatov – parto Štěpánovice
- k. t. Dehtín – parto Dehtín
- k. t. Vícenice u Klatov – parto Vícenice
- k. t. Točník u Klatov – parto Točník
- k. t. Otín u Točníku – parto Otín
Grupo de vilaĝoj en la sudorienta parto de la urbo:
- k. t. Kydliny – parto Kydliny
- k. t. Kosmáčov – parto Kosmáčov
- k. t. Sobětice u Klatov – parto Sobětice
- k. t. Luby – parto Luby
Grupo de vilaĝoj en la sudorienta parto kaj terlango de la teritorio de urbo:
- k. t. Kal u Klatov – parto Kal
- k. t. Tajanov u Tupadel – parto Tajanov
- k. t. Tupadly u Klatov – parto Tupadly
- k. t. Věckovice u Janovic nad Úhlavou – parto Věckovice
- k. t. Drslavice u Tupadel – parto Drslavice
Eksklavo oriente de la ĉefa parto de la urbo (apartigita krom alia de municipo Obytce, la eksa parto de urbo):
Eksklavo sudsudoriente de la ĉefa parto de la urbo, apartigita de municipoj Mochtín kaj Vrhaveč:
- k. t. Střeziměř – partoj Dobrá Voda, Střeziměř
- k. t. Křištín – parto Křištín
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 8 067 |
1880 | 9 890 |
1890 | 14 754 |
1900 | 16 960 |
1910 | 14 387 |
1921 | 18 085 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 14 089 |
1950 | 14 013 |
1961 | 15 172 |
1970 | 17 191 |
1980 | 21 782 |
1991 | 23 098 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 23 033 |
2011 | 22 133 |
2014 | 22 367 |
2016 | 22 415 |
2017 | 22 378 |
2018 | 22 288 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 22 233 |
2020 | 22 257 |
2021 | 21 579 |
2022 | 21 587 |
2023 | 22 496 |
Pluaj fotoj
- Sudorienta vido el la urbodoma turo: Blanka turo kaj ĉefdekana preĝejo de Sankta Maria
- Klatovská hůrka (498 m) estas dominaĵo de okcidenta parto de la urbo. Granda bargigita areo en antaŭaĵo de la foto estas spaco de detruita uzino Škoda, sur kiu jam hodiaŭ situas aĉetcentrejo.
|