La diagramo de Hertzsprung-Russell: violkoloraj linioj prezentas klasojn de lumeco

Klaso de lumeco de steloj, Jerkiza spektra klasifiko (angle Yerkes spectral classification), MKK (Morgan-Keenan-Kellman: William Wilson Morgan (en), Philip Childs Keenan (en), Edith Kellman (en)) - estas generanto de klasifiko de steloj en dudimensia spektra klasifiko, dependanta de ilia lumeco (aŭ absoluta magnitudo) kaj spektra klaso.

La sistemo estis inventita en Jerkiza abservatorio, ĉar steloj kun la sama spektra klaso laŭ Harvarda klasifiko povas havi la saman temperaturon de fotosfero, tamen havi tre malsaman lumecon[1]. Laŭ la klasifiko al stelo oni atribuas spektran klason kaj klason de lumeco. Rezulte, apliko de ambaŭ klasifikoj havas diversan rezulton: Harvarda klasifiko (spektra klaso) prezentas abscison de diagramo de Hertzsprung-Russell, kaj Jerkiza klasifiko (klaso de lumeco) prezentas situon de stelo en la diagramo[2].

Ankaŭ klaso de lumeco permesas, uzante spektron de stelo, taksi ĝian lumecon kaj aplikante ŝajnan magnitudon konjekti distancon de ĝi (metodo de spektra paralakso)[2].

Klasoj de limeco estas markataj per romaj ciferoj kun, laŭ bezono, latinaj literoj:

  • I - Supergigantoj; oni distingas kelkajn grupojn:
    • 0, Ia-0 aŭ Ia+ - Hipergigantoj aŭ helegaj supergigantoj;
    • Ia - Helaj supergigantoj;
    • Iab - Normala supergiganto;
    • Ib - Supergigantoj kun malalta lumeco;
  • II - Helaj gigantoj;
  • III - Gigantoj;
  • IV - Subgigantoj;
  • V - Nanoj de ĉefa sekvenco;
  • VI - Subnanoj;
  • VII - Blankaj nanoj;
  • VIII - malofre estas distingataj kernoj de planedumaj nebulozoj, evoluantaj al blankaj nanoj.

En komplikaj okazoj oni uzas kombinaĵojn, ekzemple, IV/V.

Klaso de lumeco kaj absoluta magnitudo[3]
Spektra klasoHelaj supergigantojSupergigantojHelaj gigantojGigantojSubgigantojNanoj
de ĉefa sekvenco
ZAMSBlankaj nanojSubnanojRuĝa branĉoHorizontala branĉo
IaIbIIIIIIVVVVIIVI
O5-6,4-5,4
B0-6,7-6,1-5,4-5,0-4,7-4,1-3,3+10,2
B5-6,9-5,7-4,3-2,4-1,8-1,1-0,2+10,7+2,3
A0-7,1-5,3-3,1-0,2+0,1+0,7+1,5+11,3+0,8
A5-7,7-4,9-2,6+0,5+1,4+2,0+2,4+12,2+0,5
F0-8,2-4,7-2,3+1,2+2,0+2,6+3,1+12,9+0,4
F5-7,7-4,7-2,2+1,4+2,3+3,4+3,9+13,6+4,8+4,8+0,4
G0-7,5-4,7-2,1+1,1+2,9+4,4+4,6+14,3+5,7+4,1+0,3
G5-7,5-4,7-2,1+0,7+3,1+5,1+5,2+14,9+6,4+2,0-0,1
K0-7,5-4,7-2,1+0,5+3,2+5,9+6,0+15,3+7,3-0,2-0,6
K5-7,5-4,6-2,2+0,2+7,3+7,3+15,0+8,4-2,2-2,2
M0-7,5-4,6-2,3-0,4+9,0+9,0+15,0+10,0-3-3
M2-7,0-2,4-0,6+10,0+10,0+12,0
M5-0,8+11,8+11,8+14,0
M8+16+16,0

La Suno estas stelo de ĉefa sekvenco, rilatanta al spektra subklaso G2 kaj estas prezentata G2 V[2].

Referencoj

  1. The Yerkes spectral classification (angle) (elektronika). Physicsanduniverse.com/. Arkivita el la originalo je 2023-12-31. Alirita 2023-12-31.
  2. 1 2 3 Юнгельсон, Лев. Классы светимости звёзд (ruse) (elektronika). Большая Российская энциклопедия (13). Arkivita el la originalo je 2023-12-30. Alirita 2023-12-31.
  3. Zombeck, Martin. Astronomy and astrophysics”, Handbook of Space Astronomy and Astrophysics, 2‑a eldono (angle), Cambridge: Cambridge University Press, p. 71.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.