Klasika ĉina lingvo estas tradicia formo de skribita ĉinlingvo. Ĝi baziĝas sur la gramatiko kaj vortaro de la antikva ĉina, pro tio ĝi estas malsama de iuj ajn modernaj parolataj formoj de la ĉina. La klasika ĉina iam estis uzata por preskaŭ ĉiuj formalaj leteroj antaŭ kaj dum la komenco de la 20a jarcento en Ĉinio, kaj dum pluraj malsamaj periodoj en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. Tiam, la lingvo funkciis kiel internacia lingvo inter diplomatoj en Orientazio. Inter ĉinaj parolantoj, la klasika ĉina estis plejparte anstataŭita de skribita regiona ĉinlingvo (白话; pinyin: báihuà, "ordinara parolado"). La skribita regiona ĉina estas skribstilo simila al la moderna parolata Mandarena ĉina. Samtempe, ne-ĉinaj parolantoj plejparte forlasis la klasikan ĉinan, kaj uzis siajn lokajn lingvojn aŭ dialektojn anstataŭe.
Nomoj
Oni nomas la lingvon aŭ tekston jene:
Ekzemploj
La klasika ĉina | La mandarena (pinjino) | La japana (hepburna transskribo) | La korea (norma transskribo) | La vjetnama (Quốc Ngữ) | signifo |
---|---|---|---|---|---|
春眠不覺曉 | Chūnmián bù jué xiǎo | Shunmin akatsuki o oboezu | Chunmyeon bulgakhyo | Xuân miên bất giác hiểu | Printempa dormo ne konas noktofinon. (Meng Haoran) |
國破山河在 | Guó pò shān hé zài | Kuni yaburete sanga ari | Gukpa sanha jae | Quốc phá sơn hà tại | La lando estas rompita, kvankam montetoj kaj riveroj restas. (Du Fu) |