Kladogenezo estas la evoluo de vivulaj specioj. Ĝi kontrastas kun la individugenezo.

Kladogenezo priskribas la ekeston de novaj specioj el ekzistantaj surbaze de parenceco (ekz. aparteno al la sama klado). Tian parencecon eblas pruvi per korpa aŭ per genetika simileco.

Por la branĉo de biologio, kiu studas kladogenezon, oni proponis la esprimon filogenetiko, kiu tamen iom konfuzas, ĉar ne temas pri filoj, maksimume pri filumoj.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.