Tri klaboj.

Klabo estas, kun la pilkoj kaj la ringoj, tradicia ilo de la aera ĵonglado. Ĝia aparta eco estas ke ĝi turniĝas unu aŭ plurfoje kiam oni ĵetas ĝin. Pri tio la klaboj estas tre spektindaj, ĉefe kiam ĝi estas uzata por interdonado aŭ interĵetado inter pluraj ĵonglistoj.

Priskribo

Kvin eroj faras klabon:

Fajrklaboj.
  • la plej alta parto, farita de muska plasto. Ofte nigra aŭ blanka, ĝi celas mildigi la falojn;
  • la korpo, ĝenerale plasta, estas la dika parto de la klabo, kies la koloro tre varias. Ĝi estas ekvilibrigilo por la tornaĵo de la klabo. La formo kaj la grandeco variigas la tornan rapidecon;
  • la tenilo, plejofte blanka aŭ metala estas la maldika parto. Per tio oni tenas la klabon;
  • la plej malalta parto, kiel la unua, celas mildigi la falojn. Tamen, ĝi ankaŭ povas esti uzata por tipaj movaĵoj;
  • la lasta parto estas ligna tigo, kiu subtenas ĉion. Plejofte, ĝi longas de 46 al 50 centimetroj, kaj diametras duoncentimetron.

Movaĵoj

Teorie, ĉiuj movaĵoj eblaj per pilkoj ankaŭ eblas per klaboj. Tamen, la aera tornaĵo kaj la grandeco malsimpligas multajn movaĵojn. Krome, estas specialaj movaĵoj por la klaboj: ekvilibroj, rolaĵoj, perpiedaĵoj, ktp.

Nune, la plej alta nombro de klaboj ĵonglitaj estas 8, malpli ol pilkoj kaj ringoj.

La klabo estas la objekto la plej uzata por interdonado. Fakte, oni povas pligrandigi la movaĵojn, kaj per pli de klaboj, kaj per pli de ĵonglistoj. La nombro de ĵonglistoj estas kvazaŭ senlima.

Apartaĵoj

  • Ankaŭ la golfbatilo nomiĝas klabo.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.