Klíny
germane Göhren
municipo
Konstruaĵo de municipa ofico (dekstre antaŭe)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Klíny
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Administra municipo Litvínov
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Klíny
 - alteco 812 m s. m.
 - koordinatoj 50° 38′ 16″ N 13° 33′ 25″ O / 50.63778 °N, 13.55694 °O / 50.63778; 13.55694 (mapo)
Plej malalta punkto
 - alteco 700 m s. m.
Areo 18,43 km² (1 843 ha)
Loĝantaro 173 (2023)
Denseco 9,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 1355
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 436 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0425
NUTS 5 CZ0425 567191
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Klíny
Retpaĝo: www.mesta.obce.cz/kliny/
Portalo pri Ĉeĥio

Klíny (germane Göhren) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Most. Ĝi troviĝas en la orienta parto de Ercmontaro en supermara alteco 700–812 metroj. Ĝi etendiĝas laŭlonge laŭ ŝoseo 271 kondukanta el Litvínov al limpasejo Mníšek. Okcidente super la municipo elstaras monto Mračný vrch (852 m) kaj oriente kondukas krutaj rokoj ĝis Šumný důl. Apud la ŝoseo sub Klíny troviĝas ĝiaj lokaj partoj Rašov kaj Sedlo. Klíny estas centro de vintraj sportoj. Ĝi havas aŭtobusan komunikon kun Český Jiřetín kaj Litvínov. Ĝia katastra teritorio faras 1843 ha. Vivas ĉi tie 173 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Neuhausen, Litvínov, Český Jiřetín, Meziboří kaj Nová Ves v Horách.

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1355.

Post la dua mondmilito okazis forŝovo de la germana loĝantaro, do en la municipo okazis granda malkresko de la loĝantoj, ĉar la novaj alvenintoj ne egaligis tiun ĉi sinkon.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869518
1880475
1890425
1900420
1910392
1921358
JaroLoĝantoj
1930397
195089
1961150
1970126
1980108
199174
JaroLoĝantoj
200163
2011115
2014105
2016119
2017129
2018137
JaroLoĝantoj
2019143
2020155
2021170
2022160
2023173

Nuntempo

Hodiaŭ Klíny estas precipe refreŝigeja municipo. Somere ĝi servas kiel centrejo de turismaj vojoj kaj biciklovojoj. Vintre estas uzata Ercmontara skivojo kaj apuda skiareo. Multaj ĉi tieaj domoj estas uzata al individua refreŝigado. Sur monto Mračný vrch estis konstruitaj du ventaj elektrejoj. En la nordorientan parton de la katastro de municipo trafas ĉasrezervejo Fláje.

Memorindaĵoj

  • Naturrezervejo Černý rybník
  • Ligna sonorilejo

Rilataj artikoloj

Pluaj fotoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.