Klára Herczeg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1906 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de aŭgusto 1997 (90-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Klára Herczeg [herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczeg Klára estis hungara skulptisto, medalisto. Ŝia origina familia nomo estis Weiss [vejs], ŝia geedziĝa nomo estis (hungarsisteme) Herczeg Lászlóné, ŝia nomo en Germanio estis Claire Weiss.
![](../I/Vizet_onto_no_miskolc_pereces_herczeg_klara_1955.jpg.webp)
Klára Herczeg [1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1906 en Budapeŝto, ŝi mortis la 6-an de aŭgusto 1997 en Budapeŝto.
Biografio
Klára Herczeg studis en Vieno (1921-1923), poste ŝi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1928. Ŝia majstro estis Zsigmond Kisfaludi Strobl. Dum la studentaj jaroj en 1925 ŝi debutis en ekspozicio. Post la diplomo ŝi kreis porcelanajn figurojn en Berlino, inter 1930-1933 ŝi kreis en Parizo, krome ŝi private lernis de Charles Despiau. En 1937 ŝi edziniĝis, sed neniam naskis. En 1939 en Londono, en la 1960-aj jaroj en Kopenhago ŝi kreis kelkajn monatojn. Ŝi ricevis 5 premiojn inter 1926-1996.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1969, 1976)
- Gyöngyös (1970)
- Budapeŝto (1972, 1980, 1986, 1996)
- Makó (1979)
- Orienta Berlino (1983)
- 1993 Sopron, Lábas Ház
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1925, 1932, 1942, 1947, 1960, 1965, 1973)
- mondekspozicio Parizo, (1937)
- mondekspozicio Novjorko (1938)
- Arthalo Budapeŝto (1950-1968, 1975, 1984, 1989)
- Antverpeno (1958)
- Pécs (1967)
- Sopron (1977)
- Székesfehérvár (1981)
Elektitaj skulptaĵoj
- Fileto (Makó)
- busto de Kálmán Mikszáth (Mohora)
- Fraŭlino kun traŭbo (Miskolc)
- Imre Reviczky
- Reliefo pri Attila József
Elektitaj medaloj
- Tihany-Balaton
Memorigiloj
- premio fondita en 1998
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio